03/12/2012
De la 25a de novembro cento de sendokumentuloj okupas la templon de la Reformita eklezio de Lillo-Fives. Ili plenumas malsatstrikon komencitan la duan de novembro.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Lille
Por la Reformita eklezio, « tiu situacio ne plu povas daŭri ». Ĝi do « decidis meti la aferon antaŭ justico » por peti la evakuadon de la lokoj. Iniciativo prenita « en respekto al respondeco kaj zorgo pri la personoj kies sanstato difektiĝas ».
Le elpelado de la sendokumentuloj el la templo ŝajnas do neevitebla.
Ankaŭ sur politika kampo, la afero ŝajnas moviĝi. Komence de post-tagmezo, la sendokumentuloj ricevis viziton de delegacio de « Europe Ecologie Les Verts » (francaj verduloj). La lilanaj elektitoj Lise Daleux et Dominique Plancke iris surloken kun la senatanino Marie-Christine Blandin. Ĉi-lasta sendis hodiaŭ poŝtaĵon al la Norda prefekto Dominique Bur « por eliri el tiu sakafero ». Ŝi petas de li ke li « restarigu dialogon kiel eble plej rapide » kun la sendokumentuloj kaj sugestas « nomumon de peranto ».
La ekologiistaj elektitoj subtenas ambaŭ depostulojn de la strikantoj :
Ties reguligo kaj reagnosko de CSP59 (komitato de sendokumentuloj) kiel interparolanto kun prefektejo por defendi ĉiumonate dosierojn ene de komisiono.
Tuj poste, la lilla sekcio de la komunista partio ankaŭ publikigis komunikaĵon subtenantan la samajn depostulojn.
La prefekto ĝis nun rifuzis. Kaj li metis kiel kondiĉo al ĉia dialogo la « liberigon de la lokoj ».
En kazo de evakuado de la templo, la sendokumentuloj sin diras deciditaj daŭrigi sian malstastrikon se ili ne akiras kontentigon.
http://www.lavoixdunord.fr/region/greve-de-la-faim-des-sans-papiers-a-lille-l-eglise-ia19b0n872039
http://www.dailymotion.com/video/xvear9_124-sans-papiers-en-greve-de-la-faim-a-lille-five_news