INTERNACIA TAGO DE LA ROMAOJ
LA 6an DE APRILO 2013 : STOP AL LA TRUDITAJ ELPELADOJ !
Violonoj, blovinstrumentoj kaj akordionoj kontraŭ buldozeroj
Sabaton 6an de aprilo de 14h30 à 17h00
Place de la Bastille – Terre-plein de l'Arsenal, Paris 11ème
Okaze de la internacia tago de la Romaoj venontan 8an de aprilo, Internacia Amnestio Francio organizas eventon en Parizo por denunci la truditajn elpeladojn de la Romaoj en Francio.
Tiuj evakuadoj lasas tutajn familiojn sen hejmoj spite al la garantioj antaŭviditaj de la internacia leĝaro, nome la ebleco pri reloĝado en decaj kondiĉoj.
« Ĉiu trudita elpelado estas troa elpelado, denuncas Geneviève Garrigos, prezidento de Internacia Amnestio Francio. Ĉiuj elpeladoj havas gravajn konsekvencojn nome pri rajto al kuracado kaj edukado. Ĝi kondamnas al eksigo.