Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 mai 2012 6 05 /05 /mai /2012 09:42

skistogaso.jpg 05/05/2012 "Skistogaso ne dankon !"

 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Skistogaso

http://eo.wikipedia.org/wiki/Cahors#cite_note-0 

Alerton ! dum ĉiuj en Francio estas okupataj per balotado, la petrolindustriistoj malfermis Francion al ekspluatado de skistogaso.

La permeso pri esplorado de skistogaso ĵus estis validigita en Kadorso. Jen reteja ligilo kie estas rekomandita aliĝi se ni deziras domaĝi tiun landon de ekologia katastrofo senprecedenca : http://www.vigilance-perigord.net/ 

Dominique Pouyer-Hue, kunprezidentino de Viglecatento-Perigordo, eksciis la novaĵon merkredon.

La ĝenerala Direkcio pri Medio, teritoria aranĝo kaj loĝejo ĵus finis la studadon de la Kadorsa permeso kaj validigis ĝin.

Tamen, la leĝo malpermesis la hidraŭlikan ekrompon kiel tekniko de esplorado kaj ekspluatado de skistogaso. 

La « hidraŭlika ekrompo » estas dispecigo de precizaj geologaj formacioj nemulte tralasemaj per injekto sub alta premo de fluaĵo destinita al fendeti kaj mikrofendeti rokon. Tiu ekrompo povas esti plenumita proksime de la surfaco, aŭ je granda profundeco (pli ol 1 kilometro, eĉ pli ol 4 kilometroj okaze de skistogaso) kaj deirante de putoj vertikalaj, klinitaj aŭ horizontalaj   

Sed la petrolindustriistoj deziras ekspluati por amasigi maksimumon da profitoj. Dank’al ampleksa teamo da specialistoj pri semantiko kaj distordo de tekstoj, ili atingis sian celon. « ili ne uzas la esprimon hidraŭlika ekrompo sed la tekniko menciita konformiĝas al ties difinon » aldonas la kunprezidantino. Kaj en tio estas la problemo. Ni direktiĝas rekte al poluado de subteraj akvoj, de la grundo, kaj verŝajne riskoj de tertremaj ekskuoj. Ĉar tio estas la konsekvencoj de la hidraŭlikaj ekrompoj.

 (…)  

gaz.jpg

http://www.agoravox.fr/actualites/politique/article/l-exploration-du-gaz-de-schiste-116140 

http://stopgazdeschiste.org/inf/departement-de-lain/

 

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }