Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 janvier 2013 3 09 /01 /janvier /2013 18:06

09/01/2013 

Se la masakro de maraj bestoj estas ofte propraĵo de aziaj landoj (balenĉasado, masakro de delfenoj en Japanio, sud-Koreio, ktp.), tiuj praktikoj ankaŭ ekzistas proksime de Eŭropo. Krom balenĉasado en Islando, iu lando sin fordonas ĉiujare al sanga praktiko : la grindadráp, t.e alpelado kaj masakro de tutaj familioj de globicefaloj en Ferooj (Danio)

 

Grindadráp : antikva praktiko

Oni povas aserti kun certeco ke la Grindadráp ekzistas de post la 16a jarcento, eĉ se ĝi verŝajne datiĝas de post la 9a jarcento. Tia ĉasado estas ankaŭ okazo por la junaj ĉasistoj, kiuj iniciĝas al ĝi por laŭdire pruvi sian virilecon.

De 1709 ĝis hodiaŭ la ĉasaĵoj estis ĉiuj enregistritaj kaj ajna kaptita cetaco enestas : ĉiujare, inter pluraj centoj ĝis pli ol milo da balenoj kaj delfenoj estas kaptitaj kaj mortigitaj. Hodiaŭ, la muzeo pri Natura Historio de Ferooj, en Tórshavn, konservas tiun faman registron.

La Feroaj loĝantoj estas la lasta popolo el Nordo kiu plu fordonas sin al tia balenĉasado, dum tiu praktiko estis antaŭe ege disvastigita en Norda-Atlantiko kaj eĉ pli malproksime. Origine, la Grindadráp postulis grandan kunordigadon de la ĉasistoj enŝipiĝintaj, kiuj devis ĉirkaŭi grupon da balenoj aŭ delfenoj kaj alkonduki ilin en golfeton kie la cetacoj estis blokitaj en neprofundaj akvoj. La ĉasistoj restintaj sur marbordo antaŭeniris en akvon kaj trenis la balenojn  ĝis la bordo per ŝnuroj kaj hokoj, poste ponardis kaj gorĝtranĉis ilin per grandaj tranĉiloj samtempe rompante al ili la spinon.

Post la Grindadráp, la partoprenantoj kalkulas la nombron de ĉasaĵoj kaj taksas la kaptadon. La lokaj aŭtoritatoj juste kaj senpage disdonas la karnon kaj grason al la loĝantoj, kiuj alportas ilin hejmen por prepari la viandon. Grindadráp bone organizitaj povas nutri la tutan vilaĝon dum monatoj.

 

Kultura tradicio profunde enradikiĝinta

Antaŭe bezonata por nutri la Feroan loĝantaron, la masakroj de globicefaloj ne plu havas sencon hodiaŭ, dum Ferooj ĝuas unu el la plej altaj vivniveloj en Eŭropo. Plie, oni scias hodiaŭ ke la karno kaj graso de tiuj bestoj entenas poluaĵojn kaj toksikajn substancojn, kaŭzitaj de la pezaj industriaj aktivecoj de aliaj landoj, kiuj akumuliĝis en la histoj de la bestoj pere de bioakumulada procezo.

Pro altaj niveloj de hidrargo kaj PKB en siaj histoj, la karno de la biocefaloj ne plu estas konsiderata kiel manĝebla laŭ la Feroa kuracistaro mem.

La tokseca procento ege superas la limojn truditajn de la eŭropa leĝaro. Multaj loĝantoj reduktis sian konsumadon de balena viando kaj graso, sekve al publikaĵoj de la feroa malsanuleja sistemo, sed tiu konsumado ne malaperis tute : ĝi restas kultura tradicio.  

La Grindadráp do pludaŭras kaj estas hodiaŭ la plej granda masakro de maraj mambestoj en Eŭropo. La « tradicio » vaste moderniĝis : la Feroaj loĝantoj uzadas nun motorŝipojn, radarojn, poŝtelefonojn…

Ni estas for de la ŝipoj kaj fumsignaloj de la pasintaj tempoj. 

La globicefaloj, minacata specio 

globicefalo.jpg

La danĝeroj kiujn devas alfronti la globicefaloj estas multaj : troĉasado, nutraĵa malofteco, poluado, acidigo de la oceanoj, neintencaj kaptadoj, bruadaj ĝenaĵoj pro la militistaj agadoj, sismaj testoj… al tio, aldoniĝas la tradiciaj masakroj aparte ŝokaj.

En la Feroa regiono, la biocefala popolo estas taksita ĝis 31.000, sed informo pri la monda tendenco ne ekzistas kaj tiu ĉasado ŝajne ne riskas la postvivadon de la specio.

En Feroaj insuloj, kelkaj aranĝoj estis alprenitaj por limigi la kaptaĵojn : nur 23 plaĝoj permesas tian kaptadojn. Forkonduki la cetacojn sur alian plaĝon estas kontraŭleĝa. Krome, la registaro donis al la civilaj aŭtoritatoj la potencon malpermesi la Grindadráp-n se la nutraĵo ne estas necesa. Aliloke en Eŭropo, la specio estas serioze protektita kaj disponoj estas alprenitaj por malhelpi neintencajn kaptadojn, aparte pere de drivretoj malpermesitaj de post 2002 en Eŭropa Unio. 

http://www.notre-planete.info/actualites/actu_3600_massacre_dauphins_iles_feroe_Danemark.php

neniammilitointerni - dans Bestaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }