/image%2F0553642%2F20220621%2Fob_ad4605_rajtoj.jpg)
07/03/2012
Bildo: Du membroj el la tribo Karo, apud rivero nepre necesa por ilia vivteniĝo.
« Survival » estas organizaĵo, kiu agadas en la tuta mondo por la Rajtoj de indiĝenaj popoloj.
« Survival International » malkovris novajn skandalajn pruvojn pri malobservado de la homaj rajtoj kontraŭ la triboj de Omo valo, sammomente, kiam intensiĝas la registaraj klopodoj por disvolvi la programon pri sukerkana plantado.
La buldozoj ruinigas la terojn kaj detruas la vilaĝojn proksime de loko enlistigita kiel monda kultura heredaĵo fare de Unesko, trudante la lokajn komunumojn forlasi sian pastoralan vivmanieron.
Regas timega etoso, nutrita per kreskanta perforto kontraŭ la triboj de Omo valo: multnombraj perfortaĵoj, seksperfortaĵoj kaj arestadoj estis konstatitaj. La familioj estas truditaj de la registaro vendi brutaron. Kiel diras loĝanto de la valo : «Mia brutaro estas mia riĉaĵo, kaj mia bankkonto estas mia brutaro».
Antaŭnelonge en lasta januaro, "Survival" eksciis, ke tri Bodianoj (anoj de la popolo, kiu vivas apud la rivero Omo) estis frapitaj ĝismorte en etiopia malliberejo.
Survival posedas ekskluzivajn fotojn de konstruata vojo, kiu trairas la gentan teritorion, kaj kiu faciligos la alirejon al la lokoj detruitaj per buldozoj.
Bildo: buldozo trafosas vojon kondukantan al la plantaĵoj de sukerkano
Mursio (alia ano de popolo, kiu vivas apud la rivero Omo) bedaŭras : « La registaro instalas plantaĵojn de sukerkano sur mia tero. Kiam vi vidos ilin, vi priploros – ne plu estas veprejo nun en Omo valo ».
Du instancoj de Unuiĝintaj Nacioj jam petis de Etiopio, ke ĝi liveru la pruvojn atestantajn, ke la triboj estis konsultitaj, kaj ke la nunaj projektoj pri disvolvado ne damaĝas la regionojn enlistigitajn en la monda heredaĵo. Tamen, Etiopio ignoris tiujn petojn.
Survival ankaŭ ricevis raportojn alarmajn, laŭ kiuj Etiopio komencis programon de «vilaĝumado», procezo de deviga relokigado de la triboj de Omo valo.
La komunumoj havas unu jaron por transloĝiĝi kadre de programo simila al tiu, kiu estis antaŭnelonge denuncita fare de "Human Rights Watch" en la regiono de Gambella, okcidente de Etiopio.
Mursio eksplikas al Survival : «la registaraj aŭtoritatoj venis, prenis niajn terojn kaj diris al ni, ke ili deziris forkonduki ĉiujn loĝantojn de Omo valo en ununuran lokon kiu similas kampadejon».
Survival International deklaris hodiaŭ: «La etiopia registaro kulpas pri kelkaj el la plej nekontesteblaj, kaj plej krimaj malobservadoj de la homaj rajtoj spertataj tiujn lastajn jarojn. Preteskstante la «disvolviĝon» por pravigi la eksproprietigadon de indiĝenaj teroj, ĝi esperas senkulpigi sin de tiaj kruelaĵoj. La investantoj naciaj kaj privataj, estos la nuraj profitantoj de la malapero de la teroj de Omo valo, dum triboj memsufiĉaj frontas detruadon».