14/02/2013
Centoj da egiptaj policistoj organizis manifestaciojn mardon por peti de la registaro ke ĝi ne uzadu ilin kiel politik-subpremaj iloj en la tumultoj kiuj ŝancelas la landon.
Policistoj manifestaciis en almenaŭ dek provincoj. Tiuj manifestacioj montras maloftan esprimon de polica disidenteco. Fakte, tiuj-ĉi timas esti konsiderataj de la loĝantaro kiel repondecaj de la perforta subpremo okazinta dum la kontraŭregistaraj manifestacioj.
La aktivistoj pri personaj rajtoj asertas ke la policistoj faris uzadon de troa perforto dum la lasta ondo de manifestacioj, kiuj komencis tagon antaŭ la dua datreveno de la ribelo kiu kondukis al foriro de la prezidento Hosni Moubarak.
http://journalmetro.com/monde/237844/rare-manifestation-de-policiers-en-egypte/