Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mai 2012 4 03 /05 /mai /2012 20:57

gorille-copie-1.jpg 03/05/2012 

Permesoj pri petrolesplorado estis atribuitaj de la konga registaro en nacia parko akceptita en la monda heredaĵo de Unesko …  Elefantoj, lionoj, okapioj kaj goriloj : la riĉa biodiverseco de la nacia parko de Virungo, en DRK riskas ne rezistadi fronte al la petrol-dolaroj. En tiu nacia parko, akceptita en la monda heredaĵo de UNESCO kaj enlistigita en la malsekaj zonoj de Ramsaro, la petrolputoj povus baldaŭ anstataŭigi la lagojn kaj la tropikan arbaron. Petrolaj koncesioj estis atribuitaj en junio 2010 de la konga registaro laŭ 85 % de la parka surfaco. Jam, Total kaj la brita societo Soco (Soko) prepariĝas al ekspluatado de la nigra oro en Virungo. 

Koruptado kaj milicoj 

Alertita far ONG (Organizaĵoj NeRegistaraj) ĉeestantaj surloke kaj far Unesco, la konga registaro petis en marto 2011 ke studaĵo estu plenumita antaŭ ol procedi al ia ajn esplorado. Sed laŭ la WWF http://eo.wikipedia.org/wiki/WWF, kiu lanĉas kampanjon kontraŭ la koncernataj petrolindustriistoj, tio ne malhelpis la entreprenojn eniri la parkon, eskortitajn de milicanoj. « La konga leĝo malpermesas ian ajn aktivecojn minajn aŭ petrolajn en la parko, substrekas Jean-Baptiste Roelens, ŝarĝita pri la programo – Tropikaj arbaroj kaj klimato – en WWF Francio. Sed la registaro konsentis koncesiojn, arde deziratajn de kiam la zono estas iom malpli tumultigita far armitaj luktoj. » 

« La koruptado estas grava en tiu regiono, agnoskas Anneka Galama, kunorganizantino internacia de la kampanjo de WWF pri la parko de Virungo. Soko pagas la milicon por akompani ĝin en la parko kaj la financaj perspektivoj ŝajnas pli gravaj por la registaro ol la efektoj sur la loĝantaro kaj la naturo ». Loĝantoj el la regiono, en kiu la ribelantoj kaj la rifuĝantoj ruandaj estas multnombraj, eĉ ricevis mort-minacojn post ke ili publike esprimis sin kontraŭ la petrolindustriistoj, aldonas Anneke Galama.  

Sur la planedo, eĉ ne unu loko estas plu netuŝebla 

La WWF esperas hodiaŭ ke ĝi povos pezi sur la registaroj de la landoj el kiuj la petrolindustriistoj estas devenantoj : Britio por Soco kaj Francio por Total. « Ni interpelaciis la ministerion pri Mediprotektado, sed ni ne ricevis respondon », bedaŭras Jean-Baptiste Roelens. Ne pli bone flanke de Britio : « Ni opinias ke la registaroj estas priresponsaj pri la agadoj de la naciaj entreprenoj, opinias Anneke Galama. Britio ne povas permesi Soko-n plenumi neleĝajn aferojn. Sed la ekonomiaj interesoj estas senmezuraj… »

Ankaŭ Unesko kaj Eŭropa Unuiĝo sekvas la aferon kaj partoprenas, flanke de WWF, la redaktadon de la antaŭ-studaĵo komisiita de la konga registaro. Ĝi faros de ĝi kion ĝi deziros, eĉ se ĝi perdas la statuson de monda heredaĵo kaj la monrimedojn estigitajn de la ekoturismo http://eo.wikipedia.org/wiki/Ekoturismo en la parko. « Tiu parko, kreita en 1925, estas la plej maljuna el Afriko kaj ŝirmas 200 speciojn de mambestoj laŭ pli ol 8.000 kvadrataj kilometroj, aparte unu triono de la lastaj montaraj goriloj en la mondo kaj okapioj kiujn oni trovas nur tie, detaligas Jean-Baptiste Roelens. Se la petrola ekspluatado okazos tie, oni povas diri ke sur la planedo, eĉ ne unu loko estas plu netuŝebla. »     

http://www.notreterre.org/article-rdc-okapis-et-gorilles-feront-ils-le-poids-face-aux-petroliers-104282208.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }