27/11/2012
Gazo - Serge HALIMI
„NENIU LANDO en la mondo akceptus, ke raketoj lanĉitaj de ekster ĝiaj limoj pluvas sur ĝiaj civitanoj.” Eldirante tiun saĝan konstaton, la prezidanto de Usono ne pensis pri la palestinanoj de Gazo, senpovaj predoj de la israelaj bomboj aŭ raketoj kelkfoje lanĉitaj de la aviadiloj F-16 aŭ de helikopteroj Apache, produktitaj en Usono. De jaroj, kun nekredebla reguleco, la samaj misvidoj regas la raportojn pri la eventoj en Palestino. Unue, tiu misvido kiu gurdas longan unuokulan historion, laŭ kiu la (...)
http://eo.mondediplo.com/article1889.html
Kiu vere volas pacon en Kivuo ? - Juan BRANCO
Vizitante Kinŝason okaze de la pintkunveno de la Internacia Organizaĵo de la Frankofonio (IOF), la 13-an de oktobro 2012, la franca prezidanto François Hollande rimarkeble/ videble gardis distancon kun sia konga samrangulo Joseph Kabila. Tiu ĉi estas tre aŭtoritatema, sed la internaciaj diplomatoj riproĉas ĉefe al li lian nekapablon restarigi ŝtataŭtoritaton en la du militantaj Kivuoj. KAMPALA, aŭgusto 2012. La ĉefurbo de Ugando estas scenejo de unu el tiuj « maskitaj baloj », kiujn la diplomatoj (...)
http://eo.mondediplo.com/article1888.html
Milito de naciismoj en la Ĉina Maro - Stephanie KLEINE-AHLBRANDT
Post dumonata vid-al-vido inter filipinaj kaj ĉinaj ŝipoj, ekde nun la rivalecoj esprimiĝas ĉefe flanke de Japanujo kaj la Senkaku/Diaoyu-insuloj. Meze de oktobro la ĉina ŝiparo alproksimiĝis al la kontestataj marbordoj okaze de armeaj manovroj, dum la usona aviadilŝipo « USS George-Washington » elmontris sian forton en la suda Ĉina Maro. De pluraj monatoj suverenec-kvereloj en Ĉina Maro senĉese pligraviĝas. En aprilo 2012, ok ĉinaj fiŝistaj ŝipoj estas arestitaj de filipinaj bordogardistoj apud (...)
http://eo.mondediplo.com/article1884.html
Kiam juro akrigas konfliktojn - Martine BULARD
Kvankam la incidentoj en la Ĉina Maro multobliĝas de du jaroj, la plej multaj teritoriaj konfliktoj datumas de la fino de la dua mondmilito. Ili estis revigligitaj de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro (angle UNCLOS), adoptita en 1982. Ĝi starigas, trans la teritoriaj akvoj (ĝis 12 maraj mejloj, tio estas 22 km de la marbordoj), ekonomiajn ekskluzivajn zonojn (EEZ) (200 maraj mejloj, tio estas 370 km), kiuj donas eblecon al lando ekspluati tie la prienergiajn, fiŝajn aŭ aliajn (...)
http://eo.mondediplo.com/article1885.html
Norvegio : Enmigrintoj kaj la dekstrularo - NILSEN Rémy
La proceso de Anders Behring Breivik, akuzita pri la mortigo de 77 homoj pro politikaj motivoj, finiĝis je la 22a de junio en Oslo. Kiel povis esti, ke Norvegio, riĉa lando laŭfame paca, estigis tian eksplodon de perforto ? La ekstrema dekstrisma radikalismo de s-ro Breivik reflektas mondkoncepton disvastiĝintan en Eŭropo kiun iuj amaskomunikiloj celas bagateligi. Je la 22a de julio 2011, bombo detruis la kvartalon de Oslo kie situas la ministerioj kaj la sidejo de la registaro. Analizistoj tuj (...)