Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 mars 2013 1 18 /03 /mars /2013 23:16

Cisjordanio.jpg 18/03/2013

La registaro de Benjamin Netanjahu daŭre kuraĝigos la koloniojn de juda priloĝado en Cisjordanio kaj Orienta-Jerusalemo « konforme al la politiko sekvata ĝin nun », deklaris, dimanĉon 17an de marto la nova ministro pri loĝado, Uri Ariel, membro de la partio « la juda domo » kaj li mem koloniano.

Israelo « konstruos en Judeo kaj Samario pli-malpli same kiel ĝi antaŭe faris. Mi vidas neniun kialon ŝanĝi tion », li deklaris, uzante la biblian nomon de la okupitaj teritorioj de la hebrea Ŝtato en 1967. 

S° Ariel aldonis ke Israelo planas plejparte de tiuj konstruaĵoj en zonoj malmute priloĝataj ene de ties agnoskitaj landlimoj, en la Negeva dezerto, por la suda parto, kaj en Galileo, por la norda. La konstruaĵoj, en Cisjordanio, li aldonis, ne konsistigas la plej grandan parton de la projektoj.

Tiuj paroloj estas diritaj du tagojn antaŭ la alveno en Israelo de la usona prezidento Barack Obama, kiu petis de la registaro ĉesigi la instalaĵojn en la teritorioj postulitaj de la Palestinanoj por tie konstitui Ŝtaton. 

« SISTEMO DE SOCIA SEGREGACIO » 

Misio de spertuloj komisiita de la Konsilio pri homaj rajtoj de UN petis tujan haltigon de la koloniado en la palestinaj teritorioj kaj iompostioman retroiron de la kolonianoj. Christine Chanet, prezidentino de la misio, ankaŭ postulis la « finon de ĉiuj malobservadoj kaŭzitaj de la koloniado » kaj ankaŭ la finon de « nepuniteco ». Ŝi komparis la koloniadon al « sistemo de plena segregacio », elvokante eventualan apelacion antaŭ la Internacia Puna Kortumo (IPK)

http://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_puna_kortumo

La traktadoj pri paco inter Israelanoj kaj Palestinanoj estas interrompitaj de post 2010 pro tiu koloniada politiko. Ĉirkaŭ kvin cent miloj da judaj kolonianoj estas instalitaj en Cisjordanio kaj en Orienta-Jerusalemo. Benjamin Netanjahu akcelis tiujn projektojn de instalaĵoj en la palestinaj teritorioj post la implica agnosko de suverena palestina Ŝtato fare de la ĝenerala Asembleo de UN, en novembro.

En decembro kaj januaro, Israelo anoncis sian intencon konstrui pli ol dek unu mil novajn loĝejojn en Cisjordanio kaj en Orienta-Jerusalemo, t.e pli ol duoble ol la ses mil okcent konstruitaj sub la antaŭa registaro Netanjahu, de marto 2009, laŭ la ciferoj de la movado Paco nun.   

http://www.lemonde.fr/proche-orient/article/2013/03/18/israel-poursuivra-sa-politique-de-colonisation-en-cisjordanie_1849654_3218.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }