20/02/2013
Bulgario tumultas de unu semajno, pro la plikostiĝo de elektro, kiu atingis kelkafoje po pli ol cent eŭroj monate kaj por ĉiu familio en lando kie la averaĝa monata salajro, la plej malalta en Eŭropa Unio, estas malpli ol 400 eŭroj.
Dimanĉon, pluraj dekoj da miloj da personoj manifestaciis en dudeko da urboj por denunci la « mafian » asocion inter politikaj estroj kaj firmaoj pri elektro.
Temis pri la plej gravaj manifestacioj okazintaj en Bulgario de post la defalo de la komunista reĝimo, komence de la 1990aj jaroj. La manifestaciantoj riproĉas la tri eksterlandajn firmaojn ĉeestantajn en la energia merkato ke ili faras ampleksegajn profitojn malprofite al la bulgaraj konsumantoj.
SINOFERADOJ
De du tagoj, la situacio plu streĉis : lundon kaj mardon, en Sofio, la ĉefurbo, la manifestacioj degeneris en alfrontiĝoj kun la polico, okazigantaj preskaŭ tridek vunditojn, el kiuj kvin policistojn. En Varna, marborde de Nigra maro, viro 36-jara sinoferis per fajro merkredon matene antaŭ la urbodomo.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Sofio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Varna
La viro estis hospitaligita en malfavora stato, kun 80% da brulaĵoj sur la korpo. Simila sceno jam okazis mardon ĉe Veliko Tarnovo, en la centro.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Veliko_Tarnovo
Bojko Borisov kredis kvietigi la situacion maldungante, lundon, la ministron pri financaj aferoj kaj la vic-ministron, Simeon Djankov. La ĉefo de la registaro tiam eksplikis ke sia propra demisio okazigos « katastrofajn konsekvencojn ». Mardon, la registaro sin deklaris preta por peti de la reguligad-aŭtoritatoj pri energio malaltiĝon je 8% de la tarifoj kaj promesis, ĉefe, nuligon de la permesilo de la ĉeĥa grupo CEZ, provizisto pri energio okcidente de la lando, eĉ se tiu decido kaŭzos koleron de Prago.
http://fr.wikipedia.org/wiki/%C4%8CEZ

« ĈIU SANGOGUTO ELVERŜITA ESTAS HONTO »
Merkredon vespere, la nefleksebla Borissov, antaŭa respondeculo de societo de privata sekureco, reganta de 2009, finfine rezignis, alpremita.
« Ni faris nian eblon de kvar jaroj, sed ĉiu sangoguto elverŝita estas honto por ni ĉiuj », lanĉis la ĉefministro al la Parlamento.
« Mi ne volas partopreni al registaro sub kies aŭtoritato la policistoj frapas la popolon », li plu diris, certigante ke li ne partoprenos al transira registaro kiu estus ŝarĝita mastrumi la ĉiutagajn aferojn ĝis la deputita elektado antaŭvidita en julio.
Lia partio, Civitanoj por eŭropa disvolvado de Bulgario perdis preskaŭ la tutan avantaĝon pri kiu ĝi disponis en la opinisondoj kontraŭ la socialista opozicio. S° Borissovne ne precizigis ĉu la deputita elektado okazos pli frue ol antaŭvidite.
http://eo.wikipedia.org/wiki/GERB
Videoj :
http://www.rtbf.be/video/detail_manifestation-chargee-par-la-police-a-sofia-en-bulgarie?id=1801063