Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 avril 2012 7 29 /04 /avril /2012 16:52

trinidad.jpg 29/04/2012 Indianoj amazonaj el Bolivio alvenas por manifestacii ĉe la haveno de Barador, nord-oriente de Bolivio, la 27 an de aprilo 2012 AIZAR RALDES AFP.COM

 

Ĉirkaŭ 800 Indianoj amazonaj el Bolivio komencis vendredon novan marŝadon de 600 kilometroj direkte al la ĉefurbo La-Pazo http://eo.wikipedia.org/wiki/La-Pazo por manifestacii sian opozicion al projekto de vojo tra natur-reservejo, proponita de la socialisma registaro de Evo Morales.

La marŝantoj kolektiĝis en Trinidado, ĉefurbo de la provinco de Beni, kaj komencis sian marŝadon fine de post-tagmezo post ĉeesto al meso, konstatis ĵurnalisto de la Franca Novaĵ-Agentejo. Oni taksas ke ilia marŝado devus daŭri ĉirkaŭ ses ĝis ok semajnojn.

« Ni estas emociataj », konfesis Lazaro Tacoo, unu el la porparolantoj de la malkontentoj, asertante ke « fratoj Indianaj de pluraj kumunumoj » partoprenas la kolektiĝon, inter kiuj Guaranioj, Ajmaroj aŭ Guarajoj.

Ilia ĉefa depostulo koncernas rifuzon pri la konstruado de vojo 300 kilometrojn longa – financata far Brazilo – tra la natura parko Tipnis, en la centro de la lando, ke la registaro juĝas esenca al disvolvado de la regiono kaj de la lando.

La vojo komencus en la regiono de produktado de kokao de Chapare (Ŝaparo) politika bastiono de la indiana prezidento kaj antaŭa koka-kultivisto Evo Morales, kaj daŭrigus ĝis la vilaĝo amazona Ignacio de Moxos (Beni). El la 300 kilometroj entute, 172 trapasus la naturan parkon Tipnis, riĉan el biodiverseco kaj ke la Idianoj depostulas kiel zonon de tradicia loĝloko.    

Antaŭ sep monatoj, simila marŝado jam okazis, kiu havis kiel rezulto vetoon kontraŭ la projekto de la prezidento Morales. Iliaj subtenantoj tamen alvokis novan mobilizadon favore al la projekto.

La ekzekutivo http://eo.wikipedia.org/wiki/Plenuma_povo finfine proponis popolan konsultadon, kiu ne ankoraŭ okazis, kaj la prezidento, kiu alfrontos la voĉdonantojn en 2014, venis surloken disdoni donacojn kaj promesojn pri subkonstruaĵoj.

La vojprojekto, taksita je 145 milionoj da dolaroj kaj juĝatribuita al la brazila entrepreno OAS http://www.oas.com.br/, estus financata dank’al kredito de Brazilo.

La marŝado ĝis la anda ĉefurbo La-Pazo trapasos vilaĝojn favorajn al la vojprojekto, el kiuj kelkaj subtenantoj jam malebligis la marŝantojn komenci ilian agadon tiuj lastaj tagoj. 

Video en la franca : http://www.20minutes.fr/article/925205/bolivie-nouvelle-marche-indiens-contre-route-parc-naturel

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }