Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 décembre 2012 4 27 /12 /décembre /2012 20:44

Barato-copie-1.jpg 27/12/2012 - Gefiloj de barataj laboristoj atendas sub tendo siajn gepatrojn kiuj laboras en teo-kampo (arkivoj) Foto : AFP/DIPTENDU DUTTA

Mil laboristoj en teo-plantejo nord-oriente de Barato brulvundis sian estron kaj ties edzinon ene de ilia domo dum la nokto de merkredo.

La incidento okazis post du semajnoj de konflikto inter la laboristoj kaj la estro de tiu plantejo de Kunapataro, en la ŝtato Asamo.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Asamo

Laŭ la loka polico, la laboristoj incendiis la restadejon kaj du veturilojn post peto de la estro ke 10 laboristoj forlasu sian loĝejon.

La kalcinitaj korpoj de Mridul Kumar Bataŝariya kaj ties edzino estis retrovitaj de policistoj post estingo de la incendio.

La polico retenas tri laboristojn kiuj partoprenus la brulatencon.     

Laboristino de la plantejo intervjuita de surloka televidĉeno deklaris ke la estro « meritis esti mortigita, ĉar li ekspluatis nin de longe kaj torturis nin sen kaŭzo ».

Antaŭ du jaroj S° Bataŝarija frontis manifestacion de koleraj laboristoj en alia plantejo.

Ĉi-epoke, la laboristoj ekbruligis fajron apud la uzino. Ili asertis ke la estro pafis sur la laboristojn kiuj protestis antaŭ la domo, akuzante lin ke li agresis virinon.  

Multaj incidentoj okazis tiujn lastajn jarojn en la teo-plantejoj en la Ŝtato Asamo. La 800 teo-plantejoj de la ŝtato Asamo produktas 55% el la teo en Barato. 

http://www.radio-canada.ca/nouvelles/International/2012/12/27/003-001-inde-ouvriers-brulent-patron.shtml

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }