Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 octobre 2012 1 29 /10 /octobre /2012 14:26

Barato 29/10/2012

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-barato-la-mar-o-por-justeco-de-miloj-da-malri-uloj-110874678.html 

Video en la franca : https://www.youtube.com/watch?v=WurSWrJq-WA 

En Barato, la 50.000 kamparanoj, terkultivistoj kaj tribanoj kiuj efektivigis « longan marŝadon » al Nov-Delhio dum pli ol unu semajno interrompis ties movadon, ĵaŭdon 11an de oktobro. Iliaj reprezentantoj fakte subskribis interkonsenton kun la barata registaro, en kiu tiu-ĉi promesas politikon de agrara reformo.

Subskribante tiun dokumenton, la ministro pri Kampara disvolviĝo devontigis sin pri kvar ĉefaj punktoj : Unue, Nov-Delhio devos konvinki ĉiun Federiĝintan ŝtaton ke ĝi apliku la agraran reformon, kio mankas en multaj okazoj. Tiam la centra registaro devos mem prezenti antaŭ la fino de la venontaj 6 monatoj direktivon kiu koncedas pli bonan rajton al loĝejo kaj aliro al la tero por milionoj da terkultivistoj.      

Fine, ĝi promesis starigon de specialaj tribunaloj por solvi la senfinajn konfliktojn pri la proprieto de teroj – kaj kiu ofte kontraŭas kamparanojn al grandaj kompanioj kiuj provas ekspluati tiujn terojn por grandaj projektoj.

La etoso estis gaja ĉi-ĵaŭdon ĉe tiuj 50.000 kamparanoj, post batalo plenumita de preskaŭ kvin jaroj pri tiuj temoj. Sed la respondeculoj de tiu movado plu vigle atentas, kaj ili tiel sukcesis partopreni ekspertan komitaton, kiu sekvos serioze la plenumadon de tiuj promesoj.

Barato2

http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20121011-inde-reforme-agraire-est-marche

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }