Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 février 2013 4 21 /02 /février /2013 13:45

Barato.jpg 21/02/2013

http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=l2OYF2-_yWs

http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=pF7AVKVrkts

En Barato, komencis ĵaŭdon 21an de februaro la nova parlamenta sesio, grandparte dediĉita al la buĝeto 2013. Ĝi komencas en aparta kunteksto, tiu de dutaga ĝenerala striko, kiu komencis merkredon alvoke de dekunu sindikataj centraloj.

Milionoj da personoj sur la stratoj, transportoj blokitaj, ankaŭ la banka sektoro, la striko ja okazis, en bedaŭro de Manmohan Singh.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Manmohan_Singh

La ĉefministro tamen petis de la sindikatoj ke ili nuligu sian alvokon por ne pli difekti la baratan ekonomion – ĝia procento da ekonomia kresko estas nuntempe la plej malalta de dek jaroj.

Sed Manmohan Singh rifuzis la peton de la sindikatoj nuligi la reformojn anoncitajn en pasinta septembro : malfermo al la eksterlandaj investadoj en la sektoroj de asekuro, aviado, granda distribuado ; plikostiĝo de karburaĵoj uzitaj de la farmbienistoj…  Estas aliparte pro la plikostiĝo de la vivo ke la sindikatoj alvokis al surstratiĝo.

Sindikatoj kiuj parolas de registaro « kontraŭ la laboro » kiu « tute ignoras la laboristojn ».

Tio ne estas hazardo se tiu striko komencis unu tagon antaŭ la malfermo de la parlamenta sesio dediĉita al la buĝeto. La celo de la registaro estas redukti la publikajn elspezojn je 10% por eviti difektadon de la landa noto.

Manmohan Singh pledis por parlamenta debato en kiu ĉiuj partioj « prenos la manon unu la alian » por trovi solvojn « produktivajn kaj konstruivajn ».

La strato esprimas al la Ĉefministro ke tiuj solvoj ne devos signifi por ili novajn seniĝojn.  

Barato2.JPG

http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20130220-inde-greve-generale-contre-gouvernement-anti-travail-manmohan-singh

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }