01/04/2013
http://www.unionbook.org/profiles/blogs/plia-manifestacio-de-senlaboruloj-sude-de-la-lando
La senlaboruloj daŭrigas sian protest-movadon en la sudaj provincoj. Pluraj centoj da senlaboruloj kolektiĝis, ĉi-sabaton 30an de marto, ĉe la placo de la monumento de la martiroj en la urbo-centro de la Provinco El Ued, laŭ Tahar Belabès, kunordiganto de la Nacia Komitato pri Defendo de la Rajtoj de Senlaboruloj (NKDRS), organizanto de tiu plia manifestacio por laborrajto.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Provinco_El_Ued
« Pluraj kamaradoj estis arestitaj en la polica baraĵo antaŭ la komenco de la manifestacio por malhelpi ilin partopreni », asertas S° Belabès.
« La sekureca aranĝo estis videbla ĉie en la tuta regiono, inkluzive sur la placo de amasiĝo », li aldonis.
Post la granda manifestacio de la 14a de marto en Uargla, la NKDRS organizis alian kolektiĝon en Lagua pasintan 23an de marto. La senlaboruloj de Sudo postulas aplikadon de la anoncitaj aranĝoj kaj plu rifuzas komenci « neformalan dialogon kun la aŭtoritatoj », laŭ Tahar Belabès.
http://www.tsa-algerie.com/divers/nouvelle-manifestation-de-chomeurs-dans-le-sud-du-pays_24212.html