Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 août 2013 5 23 /08 /août /2013 20:08

03/08/2013

La giganta karbomino, kiun la barata firmao GVK planas instali apud la Granda Koralrifo en Aŭstralio, estos inter la dek plej gravaj mondaj emisiantoj de karbona dioksido, kiam ĝi atingos sian maksimuman kapablecon, asertis Greenpeace. TORSTEN BLACKWOOD AFP.COM

Petskribo :

http://www.avaaz.org/en/australian_coal_disaster_global_rb/?dvaazFB

La aŭstralia federala registaro permesis la 23an de aŭgusto 2012 disvolviĝon de tiu mino, Alpha Coal, situanta en la baseno de Galileo, en la Ŝtato de Kvinslando (oriento) – kies atendita produktado atingos po preskaŭ 30 milionojn da tunoj da termika karbo jare, ekde 2015 -, akompanata de 19 kondiĉoj por protektado de la medio kaj de la Granda Koralrifo.

Po ĉirkaŭ 700 milionoj da tunoj da emisiado de karbona dioksido jare

«Se la baseno de Galileo estis lando, la dioksido de karbono produktita en la uzado de tiu karbo faris de ĝi la 7an plej gravan poluantan landon en la mondo», taksis la ekologia organizaĵo Greenpeace, en raporto. Tiu emisiado por la tuta areo estas taksita en plena produktado al 700 milionoj da tunoj jare de Greenpeace, kiu petas haltigon de la plivastigo de la mina aktiveco en Kvinslando, Ŝtato aparte tuŝata de la kreskado de la minsektoro en Aŭstralio.

Laŭ la kondiĉoj metita de la aŭstralia registaro, GVK kaj ties partnero, la aŭstralia mina grupo Hancock Coal, devos interalie starigi specifan programon por la protektado de la Dugong, dika marmamulo, de la testudoj kaj migrantaj birdoj. Ili devos ankaŭ ŝirmi la vagonojn por limigi la disvastigon de polvoj, kaj konsulti ĉiujn ses monatojn la aŭtoritatojn pri la konservado de la Granda Koralrifo.

Alpha Coal, kontrolata je alteco de 79% fare de GVK kaj 21% de Hancock, naskiĝos inter 2013 kaj 2016. Ĝia vivodaŭro estas taksita al trideko da jaroj. Unesko avertis komence de junio, ke la Granda Koralrifo povus figuri en la listo de endanĝerigitaj areoj, se la mina kreskado daŭrus per la sama nuna senbrida ritmo.

http://www.20minutes.fr/ledirect/1006409/greenpeace-mine-pres-grande-barriere-corail-gros-pollueur

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }