Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 juillet 2013 3 17 /07 /juillet /2013 14:27
Aŭstralio : ŝipo transportanta 180 rifuĝintojn renversiĝas marvaste de Kristnaskinsulo

17/07/2013

Ŝipo transportanta 180 azilpetantojn renversiĝis mardon 16an de julio marvaste de Kristnaskinsulo, aŭstralia teritorio situata en la Hinda Oceano.

Laŭ Sydney Morning Herald, la renversiĝo okazis ĉirkaŭ la naŭa (surloka horo). Akvo komencis eniĝi en la ŝipon dum ĝi estis eskortita de aŭstralia mararmea ŝipo, post sendo de danĝersignalo. La mararmeo ne kapablis evakui la rifuĝintojn pro la malfacilaj klimataj kondiĉoj.

Dua ŝipo de la aŭstralia mararmeo kaj komercŝipo kuniĝis kun la unua por la savoperaco, ĉirkaŭ 70 naŭtikaj mejloj for de la Kristnaskinsula marbordo. Ni ne scias kiom da pasaĝeroj estas plu en la akvo aŭ pereis en la renversiĝo.

TRE RISKA MARVETURADO

Duondekduo da migrantaj ŝiprompoj jam okazis en tiu areo de la jarkomenco. La 27an de junio, la aŭstraliaj aŭtoritatoj sukcesis helpi 123 azilpetantojn, en totala nombro taksita inter 123 kaj 133 personoj.

Aŭstralio estas marĝena loko por la azilpetantoj, reprezentantaj 2,5% el la dosieroj deponitaj en la mondo en 2011.

Sed la migrantoj kiuj provas la vojaĝon deirante de Indonezio multe riskas elŝipiĝante en ŝipojn tute neadaptitajn al plenmara navigado en la ondegaj akvoj de Pacifiko.

Centoj el ili pereis tiujn pasintajn jarojn.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }