01/08/2013
La armeo, la urnoj, la strato - Serge HALIMI
Ili ĵuris, ke ili ne aspiras la egiptan prezidantecon. Post rompi tiun unuan ĵuron, la Islamaj Fratoj devis alporti „panon, liberon, socian justecon”. Sub ilia regado la malsekureco kreskis, la mizero ankaŭ. La amaso tiam rekonkeris la stratojn por postuli la foriron de la prezidanto Mohamed Morsi (vd la artikolon de Alain Gresh). Iuj revolucioj komenciĝas tiel. Kiam ili triumfas, oni celebras ilin dum jarcentoj sen tro zorgi pri ilia relativa sponteco aŭ pri la juraj bazoj de ilia estiĝo. La (...)
http://eo.mondediplo.com/article1965.html
Neplenumita misio en okcidenta Afriko - Dominique KEROUEDAN
APERINTA tuj post la dua mondmilito kiel neevitebla konsekvenco de la ekonomia kresko, la disvolvado-paradigmo fariĝas malpli ambicia kiam la ekonomia krizo trafas Afrikon, en la 1980-aj jaroj, kaj la plurlandaj institucioj kreas la iniciatojn, kiuj fariĝos la strategioj pri reduktado de malriĉeco. La Monda Banko publikigas sian unuan jaran raporton pri la disvolvado en la mondo en 1978, sub la temo : « Akceli ekonomian kreskon, redukti malriĉecon ». Provante respondi al la sano-situacio, la (...)
http://eo.mondediplo.com/article1963.html
Kiu kaptos la akvon de Nilo ? - Habib AYEB
La geopolitika situacio de la Nil-baseno subite ŝanĝiĝis kun la oficiala anonco fare de Etiopio pri la komenco de la konstruado de la akvobaraĵo Renaskiĝo, sur la Blua Nilo. Tiu ĉi decido vekis en Egiptujo profundan timon pri manko de akvo, vigligante la regionajn streĉojn ĉirkaŭ la regado de la riverego. « KIEL prezidanto de la Respubliko, mi konfirmas, ke ĉiuj elektebloj estos konsiderataj, minacis la prezidanto Mohamed Mursi la 10-an de junio. Egiptujo estas ĉiela donaco kaj Nilo estas donaco de (...)
http://eo.mondediplo.com/article1961.html
Kiel sano fariĝis mondpolitika risko - Dominique KEROUEDAN
Nek malegoismo nek filantropio klarigas la zorgemon de la grandaj landoj por la monda sano. Sed ja interesoj, foje sekurecaj, foje ekonomiaj aŭ mondpolitikaj. Tamen, Eŭropo povus pli bone uzi la monon donitan al la internaciaj institucioj. Prioritaton ricevu francparolanta Afriko, kie koncentriĝas la defioj de la venontaj jardekoj. En la jaro 2000, cent okdek tri membro-ŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj dudek tri internaciaj organizaĵoj fiksis al si ok Jarmilajn Evoluigajn Celojn (JEC) : (...)
http://eo.mondediplo.com/article1962.html
Du jarcentoj da konfliktoj - Habib AYEB
Kairo ĉiam zorgis rekte aŭ malrekte regadi la fontojn de Nilo. Tial la vicreĝo de Egiptujo Muhammad Ali (paŝao) sendis sian armeon okupi Sudanon jam ekde la komenco de la 19-a jarcento. Por postuli siajn « historiajn rajtojn » al Nilo, Egiptujo ofte memorigas la diversajn interkonsentojn pri la mastrumado de ties akvo-altiĝo. La 15-an de majo 1902, interkonsento koncerne la landlimojn inter anglo-egipta Sudano, Etiopio kaj Eritreo estis subskribita en Adis-Abebo inter Britujo kaj Etiopio, kaj (...)