/image%2F0553642%2F20260908%2Fob_23cd97_5843.jpg)
29/07/2026
La filipinoj migrantaj laboristinoj dungitaj ĉe TaiDoc Technology Corporation, entrepreno pri medicinaj materialoj situanta en Tajvano (Respubliko Ĉinio), suferis diskriminacion, laborkondiĉojn similantajn truditan laboron kaj kontraŭsindikatajn agojn. Reage, ili kreis sindikaton. La entrepreno limigis la movliberecon de la laboristinoj kaj trudis ilin efektigi purigajn taskojn kiel punon, ĉar ili hejmiĝis malfrue. La stabo ankaŭ premis plurfoje la laboristinojn dum la fermitaj kunvenoj, ke ili eksiĝu el la sindikato, postulis de aliaj laboristinoj, ke ili subskribu ĵurdeklaracion aŭ deklaracio de ne-aniĝo, kaj kreis timigan klimaton en la produktejo. Ĝi maldungis la prezidanton de la sindikato la 6an de februaro 2026, kvin aliajn filipinajn respondeculinojn kaj aniĝintinon la 10an de februaro 2026, kaj mobilizis aliajn salajrulojn por kontraŭleĝe ekkontroli la sindikaton. En majo, la ministrejo de Laboro de Tajvano, pere de ties komitato pri mallojalaj praktikoj koncerne dungadon juĝis, ke la maldungo de la ses sindikataj gvidantoj kaj membro ne estas laŭleĝa kaj senefika, ordonante ilian reenpostenigon kaj la pagon de la nepagitaj salajroj. Malgraŭ tio, la entrepreno plu konsideras ilian reenpostenigon kiel portempan kaj insistas por atendi jurdecidon. Ĝi ankaŭ persekutas la sindikatajn gvidantojn civil- kaj pun-nivele kaj rifuzis pagi la nepagitajn salajrojn koncerne la purigajn laborojn efektivigitajn sen pago. La laboristoj estas membroj de la Sindikato de la laboristoj de Taidoc Technology (TTLU) kaj de la Sindikato de la metalurgiistoj de la Respubliko Ĉinio (ROCMU).
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=5850
/image%2F0553642%2F20260729%2Fob_3f4546_images.jpg)
Retmesaĝo:
Ni postulas de TaiDoc Technology Corporation, ke ĝi tuj meti finon al ĉiuj agoj celantaj detruadon de la sindikato, al la trudita laboro, timigo kaj diskriminacio kontraŭ la filipinaj migrantaj laboristinoj. Ilia rajto al sindikata libereco estu respektata. La entrepreno devas ĉesi premon kontraŭ la laboristoj dum la fermitaj kunvenoj por instigi ilin malaniĝi el la sindikato, postuli de ili, ke ili subskribu deklaracion de ne-aliĝo kaj krei timigan etoson en la produktejo. Ni postulas de la entrepreno, ke ĝi nuligu la civilajn kaj punajn plendojn engaĝitajn kontraŭ la sindikataj gvidantoj, plene konformiĝu al la decido de la ministrejo de Laboro koncerne ilian reenpostenigon, pagu la senpagitajn salajrojn, kiuj korespondas al la nepagita laboro de purigo, repagu la tutan movan kaj servan kostojn figurantajn en ĉiuj laborkontraktoj de la membroj, kaj engaĝigu socialan dialogon kun la TTLU kaj la Sindikato de la metalurgiistoj de la Respubliko Ĉinio (ROCMU) cele al paca solvo de la konflikto.
/image%2F0553642%2F20260729%2Fob_0e1e94_industriall.gif)
Partnerece kun IndustriALL Global Union
/image%2F0553642%2F20260729%2Fob_d12516_rocmu.jpg)
la sindikato de la metalurgiistoj de la Republiko Ĉinio (ROCMU)
/image%2F0553642%2F20260729%2Fob_e2fe44_ttlu.jpg)
kaj la Sindikato de la laboristoj de Taidoc Technology (TTLU)