/image%2F0553642%2F20260522%2Fob_f9e523_eece3e7c-659a-4983-b763-2c71d0d6ccc8.jpg)
22/05/2026
La sceno estis montrita fare de Itamar Ben-Gvir, juda superecisto, kies konstanta eksceso ŝajnas esti uzita kiel politika strategio. En la opinisondoj, li stagnas, do li provokas. Sed ĉifoje, la reago en Israelo estis amasa. Granda parto de la israela politika klaso, inkluzive de Benjamin Netanjahu, kiu eksplikis, ke ili kontraŭas la valorojn de Israelo. Kontraŭas la valorojn de Israelo – eĉ pli grava: kontraŭas unu el la plej malnovaj judaj ordonoj.
Ĉar ekzistas en la juda tradicio absoluta malpermeso: « blankigi publike la vizaĝon de aliulo similas sangigi lin » - traktaĵo Baba Metsia 58b. La publika honto estas tie komparita al simbola murdo. Kaj en la Levitiko, legeblas: « Vi ne maltraktos vian aliulon ». Ne nur ĉar necesas protekti la malfortajn homojn, sed ĉar civilizacio precize komenciĝas ĉe la momento, kiam ĝi rezignas prezenti humiligon kiel spektaklon.
Kaj ĝuste tio finfine igas tiujn bildojn tiom neelteneblaj por tiom da Israelanoj mem: ili vekas memoron.
Mi ofte demandis min, al kio servas politiko. Kaj la respondo iam estis donita al mi de Marek Edelman. Edelman rakontis scenon viditan en Pollando post la germana invado. Maljuna Ĥasidisma judo, nigre vestita, kun longa barbo kaj tradicia ĉapelo, estis instalita fare de la nazioj sur barelo. Ĉirkaŭ li, junuloj ridis dum oni tranĉis al li la barbon. Kaj Marek Edelman diris: « Tiam mi komprenis, ke la plej grava estas, ke neniam oni devas akcepti esti sidigita sur barelo ».
Tiu frazo ĉiam restadis en mia memoro.
Neniam oni devas akcepti esti sidigita sur barelo. Sed ankaŭ neniam sidi iun sur barelo. Jen eble la vera senco de la politiko. Ne nur protekti siajn proksimulojn – ĉiuj nacioj scias fari tion – sed malhelpi, ke humiligo fariĝu registara modo, kolektiva lingvo, publika ĝuado.
Tio ja estas la tuta malfacileco de Ŝtato. Kaj eble eĉ pli de Ŝtato naskiĝinta de historia katastrofo. Ĉar la kreado de Israelo ne nur celis doni potencon al la Judoj, ĝi ankaŭ celis igi neeblan la reveno de certaj scenoj. Neebla la rido ĉirkaŭ la humiligita maljunulo.
Pro tio necesas forte aserti, ke tiuj sintenoj tute ne kongruas kun la projekto de juda Ŝtato. Ili malsame estas de tio la profanado. Ne ties plenumado, sed ties negacio. Ĉar nacio – kiel skribis Friedrich Nietzsche – povas fariĝi « la plej malvarma el la malvarmaj monstroj ». Kaj ke nenia memoro, tiel tragikaj ĝi povas esti, definitive imunigas kontraŭ tiu tento.
/image%2F0553642%2F20260522%2Fob_79f008_image-0553642-20260418-ob-d1f651-itama.jpg)