/image%2F0553642%2F20260507%2Fob_6277b0_pawel.png)
07/05/2026
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=5763
Pasintan novembron, Labourstart lanĉis retkampanjon, kiu postulis justecon por Pawel Rudzki, sindikata aktivulo maldungita en Nederlando. Preskaŭ 5 000 inter vi mobiliziĝis por subteni Pawel kaj ties sindikaton, la FNV.
Kaj hodiaŭ, ni havas bonegan novaĵon por anonci al vi: en tio, kio konsistigas historian venkon por la laboristoj, la sindikato anoncis, ke « pasintan vendredon 17an de aprilo, Pawel akiris venkon ĉe la tribunalo, kaj estis reenpostenigita ». Vi trovos ĉiujn detalojn koncerne tiun venkon ĉi tie.
https://labournewsnetwork.org/2026/04/23/there-is-justice-4-pawel/