/image%2F0553642%2F20260413%2Fob_7086ca_2dae5aa948c43086ba5cb05df2f93134.jpg)
13/04/2026
NeRegistaraj Organizaĵoj avertas, ke « centoj da manifestaciantoj enkarcerigitaj » de post januaro plu riskas mortopunon.
La iranaj aŭtoritatoj ekzekutis almenaŭ 1639 personojn en 2025, tio estas rekordo de post 1989, menciis du NROj. Ili avertis, ke la uzado de la mortopuno povus kreski pro la milito kun Israelo kaj Usono.
La nombro de ekzekutoj kreskis ĝis 68% kompare kun 2024 (975 personoj mortigitaj) kaj inkludas 48 virinojn pendumitajn, kalkulis en sia kunkuna jarraporto la norvegia Iran Human Rights (IHR) kaj kaj la pariza organizaĵo Kunkune kontraŭ mortopuno (ECPM).
Se la Islama Respubliko « postvivas la nunan krizon, grava risko plu ekzistas, ke la ekzekutoj estu uzataj el eĉ pli kreskanta maniero kiel ilo de subpremo kaj represio », alarmas la raporto.
La IHR – kiu postulas du informfontojn por konfirmi ekzekutojn, plejparte ne diskonigitaj fare de la iranaj oficialaj amaskomunikiloj – konsideras, ke la taksado de pendumoj en 2025 reprezentas « minimumon ».
La nombro adoptita reprezentas averaĝon de pli ol po kvar ekzekutoj tage.
Laŭ la raporto, la nombro de ekzekutoj estas rekordo de post kiam la IHR komencis fari tiun nombradon en 2008, kaj la plej alta iam menciita de 1989.
La NROj avertas, ke « centoj da manifestaciantoj malliberigitaj plu riskas mortopunon kaj ekzekuton » post ilia kulpigo pro krimoj indaj je mortopuno, ĉar ili partoprenis al la manifestacioj en januaro 2026 kontraŭ la aŭtoritatoj.
Tiuj manifestacioj estis subpremitaj per sango. Organizaĵoj de defendo de homaj rajtoj mencias milojn da mortintoj, kaj la aresto de dekoj da miloj da personoj.
/image%2F0553642%2F20260413%2Fob_55c123_images.jpg)
/image%2F0553642%2F20260413%2Fob_1bff3b_image-0553642-20221113-ob-e82402-haroj.jpg)