/image%2F0553642%2F20260425%2Fob_4c9c33_5828.jpeg)
25/04/2026
La Sindikato de la laboristoj de la ŝipkonstruado, de la marsektoro, de la deponado kaj stokado (DİSK/LİMTER-İŞ) estas membro de la Konfederacio de la progresemaj sindikatoj de Turkio (DİSK). Ties prezidanto İleri Devrim Yurtsever, ties ĝenerala sekretario Beycan Taşkıran, membro de la ekzekutiva komitato Kenan Hesas, kaj la eks-gvidantoj Kanber Saygılı, Aydın Kılıçdere kaj Hakkı Demiral estis arestitaj la 5-a kaj 6-a de februaro 2026. Tiuj arestoj konsistigas ne nur juran proceduron celantan individuojn, sed ankaŭ provon efektivigi premon kontraŭ la laboristoj, kiuj luktas favore al siaj rajtoj sindikatiĝante. Postuli sekuran postenon, decajn vivkondiĉojn kaj respekton de la sindikataj rajtoj, sin oponi al la nepagitaj salajroj, al la hommurdoj en la laborloko, kaj prekareco ne estas krimo. La sindikatanoj estis arestitaj, ĉar ili reprezentas la voĉon de la laboristoj, ĉar ili denuncis la laborkondiĉojn en la ŝipfarejoj, kaj favoris sindikatiĝon. La sindikata rajto estas konstitucia rajto kaj ne povas esti kriminaligita.
Retmesaĝo:
Mi subtenas la postulojn favore al la libereco de la gvidantoj de DİSK/LİMTER-İŞ nun enkarcerigitaj. La sindikata aktiveco estas konstitucia rajto. Esprimi postulojn favore al sekureca posteno, deca vivkapableco kaj rajto al organizado ne estas krimo. Mi alvokas la aŭtoritatojn, ke ili liberigu la enkarcerigitajn sindikatanojn, metu finon al la atencoj kontraŭ la sindikataj rajtoj kaj garantiu la asociiĝan liberecon.
/image%2F0553642%2F20260425%2Fob_5e3520_map-of-turkey-with-major-cities-border.jpg)
/image%2F0553642%2F20260425%2Fob_8cd3f6_limteris-logo.jpg)