/image%2F0553642%2F20260202%2Fob_e292c6_5781.jpg)
02/02/2026
La turkaj instruistoj, kiuj laboras ĉe la Liceo Italiano I.M.I., funkcianta en Turkio kun la statuso de itala lernejo, sindikatiĝis por lukti kontraŭ la diskriminacioj de la establaĵo. La instruistoj asertas, ke malgraŭ labortasko pli grava ol tiu de siaj italaj kolegoj, ili estas dungitaj kun malalta statuso kaj ricevas malpli altajn salajrojn. Ili postulas finon de tiu neegaleco, kiun ili priskribas kiel kreante « du malsamajn mediojn ene de la sama establaĵo », kaj postulas justajn laborkondiĉojn. Tiujn lastajn jarojn, la inflacia kresko en Turkio forte malaltigis la salajrojn de la instruistoj. La salajraj plialtigoj, kiuj situas multe sub la inflacia kvanto oficiala, metis la instruistojn en tre malfacilan ekonomian situacion. Ĉar nenia progreso estis realigita dum la kolektivaj intertraktadoj, la sindikato anoncis sian decidon ekstriki.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=5802
/image%2F0553642%2F20260202%2Fob_4a1f94_carte-turquie-politique-1024x584.jpeg)
Retmesaĝo :
Mi subtenas la turkajn instruistojn de la Liceo Italiano I.M.I. en ĝia postulo esti traktitaj el justa kaj egala maniero. La instruistoj, kiuj efektivigas la saman laboron profitu saman statuson, samajn laborkondiĉojn kaj saman salajron. Mi alvokas la kompetentajn aŭtoritatojn, ke ili garantiu justan kolektivan konvencion de la internaciaj normoj de la laboro.
/image%2F0553642%2F20260202%2Fob_c3d87f_tezkoop.jpeg)