/image%2F0553642%2F20260129%2Fob_ac3534_5784.jpg)
29/01/2026
En Malajzio, la laboristoj de elektronika sektoro, kiuj fabrikas materialon esencan al la tutmonda bitekonomio, frontas sisteman sindikatan detruadon fare de la gravaj multnaciaj provizantoj. En novembro, la laboristoj de Lumineds, fabrikisto de LED-ekranoj, balotis je impona plimulto favore al la sindikatiĝo. Prefere ol agnoski la sindikaton kaj komenci sinceran intertraktadon, la entrepreno sisteme celis la laboristojn, elpelis la migrantajn laboristojn, inter kiuj multaj estis tie de pli ol 10 jaroj, maldungis la precipan sindikatan gvidanton, Sukhairul Bin Khalid, kaj minacis alian al disciplinaj punoj. Tiuj atakoj konsistigas evidentajn malobservadojn de la internaciaj normoj pri homaj rajtoj kaj rekte malobeas la kondutan kodon de Apple. Kuniĝu kun ni por postuli de Lumineds kaj Apple, ke ili reenpostenigu ĉiuj maldungitajn laboristojn, renovigu la kontraktojn de la migrantaj laboristoj punitaj pro sia subteno al la sindikato kaj sincere intertraktadu tuj kun la sindikato.
Kampanjo en Esperanto :
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=5794
/image%2F0553642%2F20260129%2Fob_54069e_malaysia-map.gif)
Retmesaĝo:
Mi solidaras kun la pli ol 1600 laboristoj de ambaŭ uzinoj Lumineds en Penango, kiuj amase balotis favore al sia aliĝo al la Sindikato de la dungitoj de la elektronika industrio en la regiono Nordo (EIEU-NR), kaj kiuj suferas celitajn reprezaliojn, ĉar ili plenumis sian rajton al asociiĝa libereco.
Lumileds elpelis la migrantajn laboristojn, kiuj subtenis la sindikaton, maldungis unu el la ĉefaj sindikataj gvidantoj, Sukhairul Bin Khalid, kaj minacis je disciplinaj punoj alian gravan gvidanton. Temas pri evidenta malobservado de la internaciaj normoj rilate al la homaj rajtoj kaj rekta malobeo de la konduta kodo de Apple.
Mi do alvokas viajn entreprenojn tuj adopti korektajn aranĝojn. Tio inkludas :
- Respekti la rajton de la laboristoj, ke ili organiziĝu sen enmiksiĝo ;
- Renovigi tuj ĉiujn kontraktojn kaj reenpostenigi ĉiujn laboristojn maldungitajn kaj elpelitajn post balotadoj ;
- Reenpostenigi Sukhairul Bin Khalid kun la tuta pago de la nepagitaj salajroj ;
- Komenci tuj sincerajn intertraktadojn kun la Sindikato de la dungitoj de la elektronika industrio en la regiono Nordo cele al konkludo de unua kolektiva konvencio en la instalaĵoj de Lumineds en Penango.