/image%2F0553642%2F20260109%2Fob_608a1f_rolling-stone-template-31.jpg)
09/01/2026
Björk esprimis sian viglan solidarecon kun siaj gronlandaj najbaroj post plua minaco de anekso fare de Donald Trump. En emociplena mesaĝo, la islanda stelulino denuncas la kolonian paseon de Danio kaj kuraĝigas la popolon emancipiĝi definitive.
« La ebleco, ke miaj kunpatriuloj pasu de kruela koloniisto al alia estas tro kruda por esti imagite », skribis la islanda muzikistino en Instagramo.
Björk dividis solidarecan noton kun la gronlanda popolo post kiam Donald Trump kaj ties administracio relanĉis minacon ekkontroli la landon, post la ekkapto de la venezuela prezidento Nicolás Maduro.
« Mi deziras al ĉiuj Gronlandanoj, ke ili estu benitaj en sia batalo por sendependeco », skribis Björk en Instagramo lundon la 5an de januaro. Ŝi aldonis :
« Koloniismo multfoje estigis al mi hororajn tremetojn en la dorso, kaj la ebleco, ke miaj kunpatriuloj pasu de kruela koloniisto al alia estas tro kruda por esti imagite ». « Úr öskunni í eldinn », kiel ni diras en la islanda.
Kompleksa rilato kun Danio
Kvankam la aludo de la islanda muzikistino al la usonaj minacoj estas klaraj, granda parto de la noto de Björk fakte koncentriĝis en la rilato inter Gronlando kun Danio.
Gronlando ne plu estas dana kolonio de post la 1950-aj jaroj, sed restas duon-memstara teritorio de Danio, kun sia propra loka registaro kaj du reprezentantoj ĉe la dana parlamento. Danio plu ankaŭ kontrolas la fremdajn aferojn kaj la defendo de Gronlando, kaj kontribuas al pli ol duono de la publika buĝeto de la lando.
Islando, naskiĝa lando de Björk, ankaŭ havas kolonian paseon kun Danio, kiu antaŭdatiĝas de la unua duono de la 20a jarcento. Islando fariĝis sendependa en 1944. Björk verkis, ke ŝiaj kuncivitanoj estas « ekstreme maltrankviligitaj, ke ili sukcesis flankeniĝi de Danio » kaj « ne perdis sian lingvon »
Sanitaraj kaj sociaj skandaloj estas denuncitaj
Ŝi daŭrigis dividante du korpremajn historiojn pri la kontrolo de Gronlando fare de Danio. La unua referencas al proceso estigita en 2024 de pli ol 140 gronlandaj virinoj, kiuj akuzis Danion, ke ĝi instalis intrauterajn kontraŭcipilojn sen ilia konsento, cele al redukto de la popolo de Gronlando. Estas taksite, ke preskaŭ 4 500 virinoj kaj junulinoj suferis tion inter 1966 kaj 1970.
« Ili estas samagaĵ al mi kaj estas pli junaj … sen infanoj », verkas Björk. Ŝi menciis ankaŭ la testojn de « patrina kompetenteco » al kiu Danio submetis la Gronlandaninojn dum jaroj, ĝis ilia malpermeso pasintan majon. Tiuj testoj, kvankam ofte uzataj en Danio kadre de enketoj por infanprotekto, estis kritikataj kiel maltaŭgaj kaj malkongruaj koncerne la loĝantojn de Gronlando kaj aliajn malplimultojn. La mesaĝo menciis ankaŭ gronlandan patrinon, kies filino estis forigita de ŝi nur du horojn post ŝia naskiĝo en 2024 ; kvankam la testoj estas de tiam malpermesitaj, la patrino kaj la infano ne ankoraŭ estas kunigitaj.
Konklude de sia noto, Björk verkis : « Karaj Gronlandanoj, deklaru vian sendependecon !!! Korajn dezirojn de viaj najbaroj. Varmege. »
/image%2F0553642%2F20260109%2Fob_8fe8f8_wctpr46m7fcyhor5fbpvf7w4ty.jpg)
/image%2F0553642%2F20260109%2Fob_e7b422_trump.jpg)
/image%2F0553642%2F20260109%2Fob_235761_justico.jpg)
/image%2F0553642%2F20260109%2Fob_379dd8_danio.png)