/image%2F0553642%2F20251204%2Fob_5138b7_galina2.jpg)
04/12/2025
De ĉi tie, en tiu mondoparto, ŝajnas al ni ke ni spektas moraligan teatraĵon luditan per lingvo, kiu ne havas sencon por ni. Vi traktas la imperiismon kiel fenomenon ekskluzive anglan, kiel simplan strukturon konstruitan en Vaŝingtono, pluigitan de Londono, nenie aliloke.
Mi povus diri, ke necesas paroli pri via silento, sed fakte, necesas ja paroli pri via bruo.
Pli precize, vi bruegas koncerne imperion, liberigon kaj solidarecon, sed vi elvokas mil kialojn por deturni la rigardon de la rusia imperio. Vi multe verkis pri la krimoj de Usono kaj Israelo (kaj vi pravas), sed de kiam misiloj defalas sur Ĥarkivon aŭ Kijivon, vi senĉese gurdas pri « provokoj de NATO » kaj « perantaj militoj ». Vi perceptas la nuancojn nur kiam la imperio vestiĝas per sovetaj simboloj kaj estetikoj, aŭ kiam temas pri ento, kion vi konsideras kiel kontraŭanto de la usona hegemonio. Tio estas simpliga kaj infaneca.
De ĉi tie, en tiu mondoparto, ŝajnas al ni ke ni spektas moraligan teatraĵon luditan per lingvo, kiu ne havas sencon por ni. Vi traktas la imperiismon kiel fenomenon ekskluzive anglan, simplan strukturon konstruitan en Vaŝingtono, pluigitan de Londono, nenie aliloke. Sed spertis ni la « kontraŭfaŝistajn tankojn » de Moskvo, ties « fratajn okupaciojn », ties liberigojn, kiuj finiĝas per malliberejoj kaj deportadoj. La rusia imperio ne malaperis kun la caroj kaj la sovetoj. Ĝi simple lernis la uzadon de via vorttrezoro, kaj vi estis sufiĉe naivaj por sorbi ĉiun el tiuj vortoj.
Kiam ni substrekas tion, vi traktas nin kiel « rusifobiulojn », kvazaŭ la memoro kaj la historiaj arĥivoj estus pekoj. Vi ridindigas niajn revoluciojn (1968, 1989, majdano), kvalifikante ilin kiel « koloraj revolucioj », de komplotoj de la CIA aŭ okcidentaj spektakloj. Vi rifuzas kredi, ke homoj kiel ni povas ribeli por sia propra konto. Laŭ vi, la liberigo estas aŭtenta nur kiam ĝi kontraŭas okcidentan enton aŭ kiam la maldekstremaj propagandistoj kaj kretenoj de la Post-Soviet Left kaj la kreantoj de memeoj kiujn vi sekvas, parolas pri tio.
Dum tiu tempo, ukrainaj maldekstraj aktivuloj, anarkiistoj, feministoj kaj sindikatanoj mortas frontlinie. Ili ne batalas por NATO, sed por la rajto al ekzistado kaj por la fundamenta ideo, ke la laboristaro meritas vivi liberigita de la jugo de la rusia imperiismo. Inter ili, estis sindikatanaj gvidantoj, socialistoj, anarkiistoj, punkuloj kaj kontraŭfaŝistoj. De nun, iliaj nomoj estas gravuritaj sur memormonumentoj, ignorataj de la movado, kiu laŭ ili devintus subteni ilin. Iliaj mortoj forĵetas viajn teoriojn, do vi deturnas la rigardon aŭ vi elpensas la plej kompatindajn ekskuzojn.
Kaj jen via slogano : « Ne milito, sed klasbatalo ». Skandi tion en sekureco estas facila, vivi tion sub la bombadoj ne eblas. Vi eldiras ĝin kiel magia formulo, same kiel via sufiĉa retoriko povus haltigi la artilerion. Sed pura klasbatalo ne ekzistas, kiam la uzinoj estas bombaditaj, kiam la laboristoj estas deportitaj, sindikatanoj ekzekutitaj. La klasbatalo, kion vi elvokas jam ĉeestas. Ĝi alprenas la formon de ukrainaj malriĉuloj kaj laboristoj, kiuj batalas por pluvivi. Vi simple rifuzas agnoski ĝin, ĉar la mortintoj parolas lingvon, kiun vi ne penas kompreni, aŭ venas de lando, kion vi ĉiam konsideris kiel « problema », ĉar ĝi kontraŭas la sovetan teorion al kiu vi malespere alkroĉiĝas, kaj per kio vi konstruas viajn personecojn.
Vi asertas, ke vi malamas la imperiojn, sed vi celas nur unu. Indignigas vin la usona hegemonio, kaj vi samtempe senkulpigas la rusian agreson. Vi idealigas la « mondan plurpotencon », kvazaŭ elekti alian imperion signifis malmunti alian. Vi persvadas vin, ke la solidareco signifas kontraŭi Usonon je ĉia prezo, eĉ se tio fakte implikas meti sin flanken de tiuj, kiuj seksperfortas civilulojn, forkaptas infanojn por reeduki kaj rusianigi ilin, bombadas malsanulejojn, asertante, ke ili agadas por liberigo.
Kaj tamen, ni plu provas trovi konsentejon. Multaj el ni ĉi tie klare subtenas Palestinon. Kolerigas nin la israela apartismo, la okupacio kaj la masakroj, la kolonia aroganteco, kiu kaŝiĝas malantaŭ sekureca diskurso kaj trompa naciismo. Ni komprenas ĝin, ĉar multaj el ni spertis ĝin. Sed kiam ni eniras viajn spacojn, kiam ni paŝas viaflanke aŭ provas organiziĝi, la etoso ŝanĝiĝas. Vi rigardas nin suspekte, kvazaŭ la Orientaj eŭropanoj ne kapablus kompreni kion signifas koloniado. Vi konfuzas nian geografian situon kun privilegio, nian doloron kun propagando. Vi ridas de ni kaj traktas nin kiel viktimojn de « cerbolavado », kiam ni provas rakonti la historion de niaj familioj kaj ekspliki, kial la rusia imperiismo ja plu estas imperiismo.
Ni konstatas kreskadon de faŝismo en viaj landoj kaj ni estas profunde tuŝataj. Ni scias kion tio signifas kiam la amaskomunikiloj mensogas, kiam vundeblaj grupoj estas celitaj, kiam personoj malaperas, kiam krueleco fariĝas nacia identeco kaj kiam la vero kolapsas sub la jugo de danĝera ideologio. Ni esperas, ke vi venkos en viaj bataloj kontraŭ la Ŝtato, kontraŭ la polico, kontraŭ la faŝistoj kaj la miliarduloj. Ĝojigas nin fari nian eblon por helpi vin. Sed solidareco ne povas esti unusensa. Vi atendas de ni empation ; vi neniam lernis nian historion, vi neniam konsideras niajn luktojn serioze kaj vi eĉ ne konsideras nin kiel homojn.
Vi alvokas al revolucio, sed tio, kion vi deziras estas kontroli la rakonton. Vi citas Lenin aŭ la revoluciulojn de la Sudo, sed vi ignoras la popolojn, kiuj spertas la luktojn, kiujn vi idealigas. Vi uzas sloganojn por maski la suferojn kaj deturni la atenton de la viktimoj. Vi reduktas nin al metaforoj, por ke via vizio de la mondo restu el komforta simpleco : Usono estas la granda kanajlo, kaj ĉiuj aliaj estas simplaj aŭ sensignifaj figurantoj.
Se via kontraŭ-imperiismo aplikiĝas nur kiam la bomboj falas en la angla, tio ne nomiĝas solidareco. Tio estas memamo alivestita al virto, enkarnigo mem de la usona escepto.
Ni ne bezonas vian kompaton. Ni bezonas klarecon. Ni bezonas, ke vi vidu la imperion, eĉ kiam li elmontras la simbolojn, kiujn vi admiras, kaj en kio vi paradas por prove ŝajniĝi ribelinstigaj en viaj usonaj ĉirkaŭurboj. Ĉar se vi ne kapablas, se via supoza internaciisma solidareco haltiĝas en Berlino, tiam vi ne konstruas la tutmondan maldekstron. Vi simple plu vivas en viaj propraj neigaj bobeloj.
Galina Rymbu estas feminista, anarkiistino kaj poetino, naskiĝinta en Siberio, kaj vivas nun en Ukrainio.
https://www.syllepse.net/syllepse_images/soutien-a---lukraine-re--sistante--n-deg-44.pdf
(Homtradukita)
/image%2F0553642%2F20251204%2Fob_71d81c_1-2.jpg)
01/11/2025
La preparo de la mensoj al « stranga malvenko » ? (1/2)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2025/11/la-preparo-de-la-mensoj-al-stranga-malvenko.html
/image%2F0553642%2F20251204%2Fob_5fc997_2-2.jpg)