/image%2F0553642%2F20251222%2Fob_93bd7b_sidnejo.jpg)
22/12/2025
La demando ne estas simpla « konfuzo » inter Judoj kaj « cionistoj », sed la potenco de la kontraŭ-israela malamo mem.
La atako plenumita dimanĉon 14an de decembro en Sidnejo (Aŭstralio), kiam du armitaj viroj pafis al publika celebrado de la festo Ĥanuko en Bondi Beach, mortigante almenaŭ 16 homojn kaj vundante plurajn dekojn da aliaj, estas la lasta el serio de antisemitaj atakoj de post la 7a de oktobro. Inter ili, ni povas citi la murdojn de Yaron Lischinsky kaj Sarah Milgrim plenumitan en majo 2025 en Vaŝingtono, D.C, la terorisman atakon kontraŭ sinagogo en la tago de Jomkipuro (la 8an de oktobro 2025), kaj multaj aliaj agresoj kaj minacoj, kiuj enskribiĝas kadre de pli vasta kontraŭ-juda histerio kaj nun normaligita en multaj sektoroj de la socio.
Kvankam neniu manifesto estis ankoraŭ publikigita, la atako de Bondi Beach enskribiĝas en skemon, kion ni klare vidas aplikiĝi ĉie : de nun, la Judoj estas celoj dank’al la kresko de antisemitisma medio, kiu pli kaj pli vastiĝas de post la 7a de oktobro.
Tiu lasta atako nur konfirmas la persistan realon de la kontraŭcionismo : temas pri ideologio esence perforta, kiu ĉasas la judajn komunumojn ĉie, kie ili instaliĝas, per ekskludo, diskriminacio kaj eĉ murdo.
Ne temas pri politika opinio, kiu « transirus flavan linion » adoptante la antisemitan perforton. Temas pri la kontraŭcionisma perforto mem : ĝi celas Judojn kiel « cionistojn » kaj legitimas ties agojn diskonigante specifajn kontraŭ-cionismajn kalumniojn.
Tiu skemo ne estas nova.
En Irako, en 1948, Shafiq Ades - riĉa juda aferisto, kiu ne prezentis nenian minacon kontraŭ la Ŝtato - estis ekzekutita ĉar akuzita, ke li estis « cionisma perfidulo ». Tiu sola difino sufiĉas mortokondamni lin. Du jardekojn poste, en 1969, naŭ Judoj estis pendumitaj sur la centra placo de Bagdado, akuzitaj pri « cionismaj » krimoj, dum la homamaso kolektiĝis por celebri ilian ekzekuton.
En la tuta Norda Afriko, similaj eventoj okazis. En Tripolo, en 1945, pli ol 140 Judoj estis murditaj dum pogromo, kiu daŭris tri tagojn kaj ekokazis pro onidiroj, laŭ kiuj la surlokaj Judoj subtenis la « cionismajn » celojn en Palestino. En Ujdo kaj Jerado (Maroko) en 1948, ribeloj eksplodis tagon antaŭ la sendependeco de Israelo, mortigante dekojn da homoj kaj okazigante amasan delokiĝon. En ĉiu kazo, la akuzoj de « cionisma mallojaleco » sufiĉis por estigi perfortojn kontraŭ tutaj judaj komunumoj.
En la mandata Palestino, la muftio de Jerusalemo incitis al amasa perforto vastigante mensogajn rakontojn laŭ kiuj la Judoj komplotis por ekkapti la moskeon Al-Aksa ; tiu kalumnio kontribuis al la grandaj masakroj kontraŭ-judaj de 1920, 1921, 1929, kaj 1936, kaj konstituos pli poste parton de la teologia fundamento genocida de la Hamaso la 7an de oktobro 2023.
La fundamenta ideologia strukturo de la kontraŭ-cionismo kristaliĝis, instigita de la soveta kontraŭcionista kampanjo. USSR provizis respektindan statuson al daŭraj mensogoj kaj kalumnioj – « la cionismo estas rasismo » kaj « la cionismo kopias naziismon » - kaj celis Israelon kiel simbolan malamikon de la homaro. Tiuj samaj insultoj cirkulas hodiaŭ ĉiutage ; ili estas uzataj por turmenti la Judojn enrete, montri ilin kiel malamikojn kaj legitimi la fakton, ke ili estu elpelitaj je socia flanko kaj diskriminaciataj je profesia medio. La raciigita figuro de la « cionisto » ellaborita de la soveta propagando estas denove uzata hodiaŭ fare de la kontraŭcionismaj movadoj en Okcidento.
De post la 7a de oktobro 2023, la kontraŭcionismo akiris respektindan statuson sed tiuj, kiuj provas analizi ĝin faras du specojn de eraroj : jen ili asertas, ke fakte kontraŭcionismo, nur miksiĝas kun la kutima antisemitismo kaj pluigas ĝin ; jen legitimas kontraŭcionismon prezentante ĝin kiel neŭtran « politikan opinion ».
En tiu kunteksto, la kalumnia akuzo de genocido kontraŭ Israelo - mensoga aserto, kalumnia senfine ripetita - funkcias kiel la ĉefa mekanismo celantaj la « cionistojn ». Tiu kalumnia akuzo ebligas prezenti Israelon kiel la enkarnigon de la Absoluta Malo kaj ĉiuj personoj aliĝintaj al tiu lando kiel legitima celo. Tiel longe kiel ni ne luktos kontraŭ la kontraŭcionismo mem, ni plu ne kapablos protekti la judajn komunumojn en Okcidento. Necesas kompreni ke la kontraŭcionismo konsistigas specifan ideologian formadon, kiu estas fondita sur specifa modelo de perforto, kaj kaŭzas specifajn damaĝojn kaj disvastigas apartajn kalumniojn.
La demando ne estas simpla « konfuzo », kiu efikos inter Judoj kaj cionistoj. Ne, la demando estas la potenco de la kontraŭ-israela malamo mem, kiu produktas la « teoria » kategorio de la cionisto kaj estas uzata por pravigi diskriminacion, ekskludon kaj perforton ĉie, kie kontraŭcionismo instaliĝas.
/image%2F0553642%2F20251222%2Fob_7e05d4_sydney-location-on-the-australia-map.jpg)
/image%2F0553642%2F20251225%2Fob_319265_gazao.jpg)