/image%2F0553642%2F20251108%2Fob_e4f92d_sudano-bildo.jpg)
08/11/2025
En Darfuro, la defalo de Al Faŝir, kie okazis teruraj masakroj, elirigis de la silento la enlandan militon en Sudano. Sed trans la emocio, necesas haltigi entrudiĝojn de la regionaj potencoj, aparte tiun de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj flanke de la milicanoj.
Antaŭ dek tagoj, la enlanda milito en Sudano ekvidebliĝis en la amaskomunikiloj. Tiu konflikto aĝa je du jaroj kaj duono, ekstariĝis frontpaĝe pro la defalo de Al Faŝir en la provinco Darfuro en la manojn de milico, kaj pro informoj pri teruraj masakroj.
Kelkajn tagojn poste, tamen, tiu milito forgesiĝis denove, sen ke la momentaj emocioj ŝanĝu multon al tio. La Ĝenerala Sekretario de UN, Antonio Gutterrès diris, ke la perforto en Sudano kreskas kaj estas « nekontrolebla » ; la atestoj de la pluvivantoj estas tiel, ke la Internacia Punkortumo submetis sin mem trakti la dosieron ; kaj la humanitaraj organizaĵoj provas helpi la civilulojn.
Sed nenio kaj neniu ŝajne povas aŭ deziras vere agadi por haltigi tiun militon. Kial tiu indiferenteco ? Tio antaŭ ĉio spegulas la kolapson de la internacia sistemo. Unuiĝintaj Nacioj krias senefike kaj sen aŭskultantoj. Humanitaraj respondoj ne plu ekzistas, krom kiam Donald Trump opinias, ke li havas ion por gajni. Usona sendito vane provis mediacion tiujn lastajn tagojn.
Tio ne estas la sola ekspliko, kaj en tio fariĝas ja kulpa tiu indiferenteco
Por haltigi militon, necesas antaŭe ĉesigi la armilajn liverojn. Antaŭe, kiam kelkaj reguloj plu ekzistis, embargo de armiloj al la militantoj estis decidita. Aŭtoritatoj hodiaŭ ne plu ekzistas por decidi tion, eĉ pli por respektigi ĝin.
Ĉefe kiam la enlanda milito en Sudano havas potencajn sponsorojn. La Fortoj de Rapida Subteno, milico estrita de Mohamed Hamdan Daglo, kromnomita Hemetti, viro suspektata pri militkrimoj de antaŭ jaroj, havas kiel ĉefa subteno Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, laŭ raportoj de UN kaj sendependaj esploristoj. Ili provizas armilojn, droneojn el ĉina fabrikado kaj eĉ kolombiajn dungosoldatojn al la milico de Hermetti.
Sed Emiratoj estas tro grava protagonisto en Mezoriento, grava ekonomia partnero de Donald Trump kaj de Francio, kiu posedas bazon en Abudabio, por ke ia ajn premon estu plemuminta kontraŭ ili. La masakro de Al Faŝir estas kondamnitaj, sed tiu emirata subteno ne estas klare eldirita.
Aliaj regionaj roluloj estas implikitaj, kiel Egiptio kaj Sauda Arabio, kiuj subtenas la nacian armeon estritan de la generalo Abdel Fattah al-Burhan, la alia protagonisto en la enlanda milito.
Kiam la generalo al-Bourhan, tiam aliancano de Hemetti, la milica ĉefo, renversis la civilan transiron, kiu gvidis Sudanon post jardekoj da diktaturo, la mondo nenion faris. Ĝi nenion faris, kiam tiuj ambaŭ militĉefoj sin disputis la potencon, dronigante la landon en senbrida milito. Lasi malvolviĝi milito estas unu afero, alia estas kuraĝigi ĝin, kiel faras tiuj regionaj potencoj.
Certe, granda emo al kolektivaj agadoj ne ĉeestas en la nuna mondo de militoj en Ukrainio kaj en Proksima Oriento ; sed almenaŭ la landoj, kiuj havas iom da influo povus premi, por ke la eksteraj enmiksiĝoj ĉesu. Tio estus minimuma paŝo por haltigi la suferegon de milionoj da civiluloj, ostaĝoj de nerespondecaj militĉefoj.
/image%2F0553642%2F20251108%2Fob_f095fc_nearabaj.jpg)
10/05/2024
Darfuro: la atakoj kondukitaj de la sudana armeo « starigas eblon » de « genocido » plenuminta kontraŭ etnaj komunumoj nearabaj
22/12/2023
04/11/2023
15/06/2019
27/07/2017
10/05/2015
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/05/sud-sudano-homamasa-delokigo.html
/image%2F0553642%2F20251108%2Fob_b12d53_9c538390-0e0c-11ef-82e8-cd354766a224.png)
/image%2F0553642%2F20251108%2Fob_2cf611_helpo.jpg)
/image%2F0553642%2F20251108%2Fob_113c43_mondo.jpg)
/image%2F0553642%2F20251108%2Fob_fdaace_delokitoj.jpg)