01/11/2025
Laŭ la titolo de la fama verko de la historiisto Marc Bloch verkita en 1940 kaj titolita franclingve « L’Etrange défaite » (La stranga malvenko)
La historio ĉiam estis verkita de la venkintoj, sed kelkafoje bedaŭrinde la venkitoj kredas ĝin kaj eĉ igas sin de ĝi la porparolantojn.
1/14. La reĝimo de Putino kontrolas ŝlosilajn sektorojn de la ekonomio kaj alproprigis al si la energian renton, tiujn de la krudmaterialoj kaj de la armado. Lia « proksima cirklo » - plimulte konsistigita de antaŭ jardekoj da motivoj kaj komunaj praktikoj hereditaj de la KGB kaj la peterburga mafio – estas tiel kapabla strukturi la dominajn raportojn laŭ « logiko de lojaleco-rekompenco/opono-puno ». Diri aŭ pensi, ke tiu kleptokratio havas nek la rimedojn nek la emon rekonkeri sian imperion, estas ignori aŭ nei la multjarcentan historion, al kio ĝi referencas, revigligitan de plu ol du jardekoj. Notindas ke ofte la historio de soveta unio kaj de Rusio, kaj la naturo de la reganta reĝimo estas silentigita, kio ebligas paroladi el abstrakta maniero pri paco, milito… ktp. Ŝajnas eĉ ke la memorkapablo mankas al plejparte de la komentistoj kaj de la okcidentaj registaroj : la militoj de Putino ne komenciĝis antaŭ tri jaroj kaj duono eĉ ne en 2014, sed ja en 1999.
Nenia serioza politika aŭ filozofia pripenso ne povas ignori Historion, ĉefe kiam temas pri popoloj, kiuj suferis dum la tuta 20a jarcento.
2. Kiam la invado, la totala milito, la milita kaj genocida krimoj de la Kremlo plenumitaj ĉiutage en Ukrainio ne estas atribuita al ĝi mem ; kiam oni resendas dorsaldorse la agresanton kaj la agresiton parolante pri « milito rusia-ukraina » ; kial oni aranĝas sin – pli malpli lerte – por meti Rusion kaj Ukrainian en la saman situacion, kaj kelkafoje pretendi, ke « kvalita malsameco » inter ambaŭ reĝimoj ne ekzistas ; kiam estas sugestite, ke la kulpeco en la komenco aŭ la daŭrigo de tiu milito estas dividita, kiel diris la mafiulo de Vaŝingtono : kiam estas asertite, ke la okcidentuloj ekscitis Putinon, manipulante la ukrainajn marionetojn aŭ pli grave, ke la ukraina registaro « ostaĝigis sian popolon por elmontri sangoplenajn bildojn eksterlanden cele al akiro de pli da mono, dum neniu rusia misilo ne ankoraŭ flugis en la registara kvartalo » ; kiam oni lasas kompreni, ke ĉiu « grava potenco » bezonus « glacison » por garantii sian sekurecon ; kiam tuta artikolo aŭ dosiero pri la milito sukcesas silentigi la dekojn da miloj da ukrainoj mortintaj de post la sieĝo de Mariupolo ĝis la bombadoj de la malsanulejoj aŭ loĝkonstruaĵoj, dum oni povas opinii racie, ke la « misinforma influkontrolo » starigita de jardekoj fare de Moskvo plu estas efika, aŭ konscie kaj kompleze diskonigita de kelkiuj. Sed tio ne senŝarĝigas la sincerajn skribintojn pri ilia respondecoj, kiu konsistigus interalie en serĉado de la faktaj veroj.
Kelkaj diras, ke rezisti al tiu entrepreno de submetiĝo estus militismo. Tio estus ludi la « militinstigantojn » ! La rusia potenco ja ne estas la sola, kiu praktikas « akuzan inversigon ».
3. Silentigi la fakton, ke Putino metis la tutan landon en milit-ekonomion, diri ke la okcidentaj landoj prepariĝas ataki Rusion, dum ili tute ne havas por tio la rimedojn, aŭ diri ke nun la okcidenta kapitalo sin servas de Putino por komenci rearmadon (fakte ridindan kompare al tio, kio ĝi estis en la 80-aj jaroj), havas malmulte da senco. Tamen, se la komentistoj malfermus la okulojn antaŭ pli ol 25 jaroj kaj se iliaj registaroj ĉesigus fermi siajn por profitaj motivoj, ni ne atingus tiun situacion. La sinsekvaj fuĝoj de ĉiuj okcidentaj registaroj antaŭ la engaĝiĝoj subskribitaj de post la memorando de 1994 (inkluzive de la Minsk-akordoj) ja aŭdacigis Putinon, ne parolante pri la fakto, ke ili ankaŭ ne respektas la internaciajn konvenciojn, kies subskribintoj ili estas, kaj kiuj devigas ilin interveni okaze de genocido aŭ atenco kontraŭ la humanitara juro.
« La amareco de la Ukrainoj estas granda kiam ili konsciiĝas, ke se ili ne rezignis sub la okcidenta premo je la nuklea arsenalo heredigita de USSR, ĉiuj rusiaj minacoj perdus ĉian sencon. Estas do paradokse peti de tiu, kiu estas la plej submetita al la risko de nuklea atako, ke ĝi ĉesigu rezisti, cele al kvietiĝo de tiuj, kiuj estas ege malpli minacitaj.
4. De oktobro 2022, la rusiaj armeoj kondukas totalan militon, nome ili intence celas civilajn konstruaĵojn cele rompi la moralon de la loĝantaro (kion malpermesas al si la ukrainaj armeoj). La bombadoj de la urbocentroj (inkluzive de Kijivo) estas terura ilustrado de tio, ne parolante pri la forkaptoj de infanoj aŭ de la barbaraj praktikoj en la okupaciataj teritorioj : ĉiufoje, kiam la rusia armeo retiriĝis de invadita teritorio, ĉambroj de seksperforto kaj torturo estis malkovritaj. Ĉio ĉi estas perfekte dokumentita, jen de NeRegistaraj Organizaĵoj, jen de la Internacia Puntribunalo. Silentigi tion estas fari de si la komplicojn.
« Ili devis elekti inter milito kaj malhonoro, ili elektis malhonoron, kaj ili ricevos militon ! »
5. Certe, la militoj estis ĉiam instrumento de detruado de la loĝantaroj aŭ submetado de siaj kontraŭ-potencoj. Sed en la 20a jarcento en Eŭropo, kio profunde kaj longe pluigis ilian submetiĝon, tio estis la soveta-stalinismo dum 75 jaroj, salazarismo dum 42 jaroj, frankismo dum 36 jaroj, la itala faŝismo dum 21 jaroj, la naziismo dum 12 jaroj kaj la petainismo en Francio dum 4 jaroj.
Rifuzi batali kontraŭ ia ajn diktaturo, estas konsenti vivi surgenue.
6. En plejparte de la kazoj, en kiu la dizerto estas valorigita kiel « alta politika ago », tute nenio estas dirita nek pri la familioj, kiuj estas devigitaj restadi ariere en lando ĉiutage bombadita, nek pri la plej malriĉaj ukrainoj, kiuj ne havas la eblon foriri, nek pri la pluado de la politika lukto daŭrigota post migrado al supozita fremda lando, nek pri la fakto ke amasaj foriroj « malhelpus socian lukton en Ukrainio ». Do dizerti, sed el kio ? El siaj politikaj respondecoj ? Kaj kio pri la subteno de la proksimuloj aŭ de la kompanoj, kiuj decidis batali ĉe la fronto ? Tio estas ankaŭ unu el la multaj simptomoj de la abstrakta vizio de la historio, multaj aliaj ekzistas.
« La rezistado al subpremo estas la konsekvenco de la aliaj Homaj rajtoj ». Deklaracio de la Homaj rajtoj de 1793, artikolo 33.
7. La potenco de la laŭdiritaj sociaj retoj estas tiel, inkluzive en Ukrainio, ke ili estas uzitaj de la komplotejoj de la Kremlo por organizi sabotojn, atencojn en la lando (kaj aliloke en Eŭropo) kaj ĉefe por konduki longdaŭran militon kontraŭ la moralo de la loĝantaro, instigante kompreneble al dizerto, tio estas la baza principo dum milittempo. Por plenumi siajn fiagojn, kontraŭ pago kompreneble, ili pli kaj pli uzadas junulojn, same kiel faras la narkotaĵkomercaj banditoj. La Organized Crime and Corruption Reporting Project dokumentas tion precize en Ukrainio.
8. Kion necesis fari post la armistico de junio 1940 en Francio ? Fuĝi al kamparo, pli vivi en la kvartalo Saint-Germain same kiel nenio okazis, atendante pli bonajn tagojn, aŭ komenci interkontakti cele al organizado kontraŭ la invado ? Engaĝiĝi en la Rezistado, tio tute ne estis defendi Ŝtaton, sed lukti kontraŭ invadinto, kiu ne kaŝis sian intencon starigi « miljaran regnon » malembarasitan el siaj « degenerintoj ». La sinceraj pacistoj – ne la okazaj – kiuj engaĝiĝis en la rezistado kaj rifuzis uzadi armilojn ricevis misiojn tiel danĝerajn kiel tiujn de siaj kompanoj, nome: saboti la instalaĵojn, distribui poŝtaĵojn, manĝaĵojn, kaj aliajn ekipaĵojn necesajn en la makisoj, informi la rezistantojn pri la naziaj moviĝoj kaj la petainistajn ligojn, servi kiel stafetoj aŭ kaŝejoj por la alvenontoj, partopreni al evadejoj, afiŝi alvokojn en urbocentroj, ktp. La hispana rezistado kontraŭ la frankismo estis venkita tiel pro la stalinistoj kiel pro la manko de armiloj. Ankaŭ la francaj rezistantoj al naziismo mortis kelkafoje pro manko de armiloj aŭ municioj. Ĉu ni povas imagi tiujn rezistantojn rifuzi uzadon de tiuj ĉi, ĉar ili devenis de kapitalistaj Ŝtatoj ?
9. Oni intence forgesas, ke la disfunkciadon aŭ la miskondutojn de la sinsekvaj ukrainaj registaroj de post 34 jaroj kaŭzis la plej terura el la multjarcentaj rusiaj koloniismoj, tiu de la Soveta imperio, kiu reduktis ĝis triono ĝian loĝantaron inter 1919 kaj 1947, sekve de la malsatego de 1919, de la Holodomoro de 1933, de la elpurigoj de 1937, de la dua mondmilito kaj de la malsatego de 1947. La kazo certe ne estas izolita : pli ol 60 jarojn post la afrikaj sendependecoj, eblas konstati bedaŭrinde la daŭrajn efikojn de profunda koloniismo. Tamen el ĉiuj landoj de la eks-USSR, kiuj akiris sendependecon, Ukrainio spertis la plej multan alternon de potencoj kaj la plej grandajn mobilizadojn de popularaj kontestoj. Tial estas nekredeble mirinde legi, ke la ribelo kreskas kontraŭ la ukraina registaro, dum nenio estas dirita pri diktaturo, kiu draste silentigas la rusiajn loĝantojn de pli ol jarcento, eĉ enkarcerigas aŭ sendas ilin en gulagon.
« Jen pli amara konstato : se la okcidentuloj provizis al Ukrainio dekonon el la milita materialo, kiun ili donas hodiaŭ, kaj se ili ne sin pravigis dum jaroj per la principo de « ne-eskalado » […], Vladimir Putin verŝajne pli hezitus antaŭ ol alsturmi siajn trupojn kontraŭ la lando.
Daŭrigota…
/image%2F0553642%2F20251101%2Fob_252719_image-0553642-20230628-ob-0f0269-649c1.jpg)