04/10/2025
10. Post la amasa mem-organizado de la Ukrainoj en 2022 kontraŭ la rusia invado, la anarkiistaj movadoj komprenis, ke espero ĉeestis, kondiĉe ke la homoj ne estu submetitaj, rusigitaj, torturitaj aŭ kruelege koloniitaj. Ili tiam provis kiel eblas. Ĉar kio okazus, se Putin venkus kaj submetus la Ukrainojn ? Sufiĉas aŭskulti Kirill, Vladimir Soloviev aŭ Margarita Simonian, legi Dmitri Medvedev, Dugin aŭ la episkopon Tikhon, por iomete konsciiĝi : ili senĉese kaj ĉiutage rekomendas « totalan malaperigon de ĉia spuro de Ukraina kulturo dum 25 jaroj, kaj tio per ĉiuj rimedoj. » En Francio, la « stranga malvenko », pri kiu skribis la historiisto Marc Bloch, malfermis la vojon al la plej grava morala kaj politika kolapso en la miljara historio de tiu lando, forportante post si ĉiajn amasajn kunlaboradojn – kvarono da jarcento estis bezonata al la historiistoj de tiu lando por prizorgi ĝin – kio ankaŭ favoris la dominadon de la stalinismo dum tridek jaroj kaj estigis la unuan kaj profundan memorrompiĝon inter la tri generacioj naskiĝintaj post tiu tridekjara milito (1914-1945).
11. Krom la fakto, ke la eŭropanoj tute ne kapablis ĝin, la okcidentaj registaroj neniam havis ajnan deziron subteni la ukrainan popolon ; tio estis ekster iliaj gravaj zorgoj, kio konsistigas « komerci » kun la rusiaj kleptokratoj, kiaj ajn estus la kondiĉoj, eĉ kiam la gasoduktoj Nord Stream fakte malfortigis kaj marĝenigis Ukrainion. Tiel, post Thalès kaj multaj aliaj, Total estis kaj restas ĉe la unua rango de tiuj hontidaĵoj.
12. Ĉefe pro la militoj de Putin de post kvarono da jarcento, redisdono de la fortaj raportoj okazas inter imperiismoj, kio estas la fina celo de la alianco kun Norda Koreio kaj Ĉinio, eĉ se iliaj datoj ne estas ekzakte la samaj. Krome, la rapida transformado de la rusia industrio al militindustrio kondukas al la nuna formo de ĉiuj naciaj re-industriigoj en ĉiuj kontinentoj. Kaj male al tio, kio estas skribitaj tie kaj tie, tio ne estas « krizo de superproduktado », kiu puŝas la kapitalistajn potencojn al rearmado. Efektive tio, kio malvolviĝis antaŭ la jaro 2022 temis pri konkurenco ja kreskiganta kaj feroca inter imperiismoj, sed Ĉinio, post 15 jarojn da malfacilaj intertraktadoj, fine aliĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco. Fakte, Xi Jinping, ne planis tiun « akceladon » de la ŝanĝoj kaj eĉ malpli de ĝia militisma naturo, ĉar la tutmonda dominado de ĝia ekonomio plu havis prosperan estonton : kiel pruvo, la strangola strategio de la Sudaj landoj per ĉinaj investaj pruntoj, la multaj formoj de la silkaj vojoj (2013) fariĝintaj la « Road and Belt Initiatives » en 2017 aŭ la « cap 2049 », kiu estis decidita de la kongreso de la Ĉina Komunista Partio. Tiel dirite, kaj same kiel ĉiam, tio ne malhelpos Xi Jinping kapti la « okazojn », kiuj prezentiĝos se la okcidentuloj estas malfortigitaj.
« Por ke povu okazi politika ŝanĝo ene de Rusio, la rusia armeo estu venkita en Ukrainio »
« Certe, la malvenko de Putin kondukos al tumultoj en Rusio ; tiel dirite, ili ĉiel okazos, pli malpli baldaŭ.
13. Kredi ke Trump kontraŭstaros la celojn de Putin, aŭ inverse, tio estas en la plej bona okazo restadi blokita en la stalina propagando de la 50-aj jaroj aŭ praktiki bazan psikologion. Kvankam el malsama maniero, ambaŭ deziras malembarasi sin de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo kaj de Eŭropa Unio. En tio, ili dividas komunajn geopolitikajn celojn.
Se vi deziras eviti la militon, la afero estas simpla : « Submetiĝu. » Tiu kanzoneto aŭdiĝas malantaŭ la alvoko al « maleskalado ».
14. Denunci la okcidentajn helpojn pretekste, ke tio ne helpus la ukrainojn ekkonsciiĝi pri sia propra subpremo, estas forgesi, ke ilia malvenko neniigus eblon de emancipiĝo dum multaj jardekoj ; kelkaj eĉ asertas, ke okaze de ukraina venko, Zelenskij revenus al siaj « diktatorecaj tendencoj ». Kiel ĉiam, tiel esprimiĝas virtaj homoj, je iuj ajn opinioj, kiuj « rezonas » sinprotektante de ĉia konfrontado kaj eĉ de konsidero de la realo (ĉefe kiam ĝi aperas iom pli kompleksa ol antaŭvidita pere de la antaŭaj konceptoj)
https://www.autrefutur.net/?LA-PREPARATION-DES-ESPRITS-A-UNE-ETRANGE-DEFAITE
(Homtradukita)
/image%2F0553642%2F20251104%2Fob_a2d638_malvenko2.jpg)
01/11/2025
La preparo de la mensoj al « stranga malvenko » (1/2)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2025/11/la-preparo-de-la-mensoj-al-stranga-malvenko.html
/image%2F0553642%2F20251110%2Fob_26a37b_zizek.jpg)
24/02/2023
La obskura flanko de la neŭtraleco - SLAVOJ ŽIŽEK
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/la-obskura-flanko-de-la-neutraleco.html