/image%2F0553642%2F20251119%2Fob_caa57e_5753.jpg)
19/11/2025
Nia kolegino Lesbia Xiomara Conde Pacheco, ĝenerala sekretario de La Nacia sindikato de la leĝlaboristoj (STOL), estas viktimo de grava sindikata persekutado. Per justica decido, la estraro de la kongreso de la Respubliko de Gvatemalo estis permesite maldungi ŝin, dum ŝi estis laŭleĝe elektita.
Tio konsistigas gravan atencon kontraŭ la sindikata libereco kaj rektan reprezalion kontraŭ ŝia laboro favore al la defendo de la laboristoj. Ĝi malobeas la internacian juron, malobservante la konvenciojn 87 kaj 98 de la IOT, ambaŭ ratifitaj de Gvatemalo. Tiu decido ne estas izolita incidento, sed prefere historia ripeto de persekutado kaj de sistema turmentado de la sindikata movado, kaj pli specife de la STOL, fare de la gvatemalta Ŝtato.
Kampanjo en Esperanto :
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=5777
/image%2F0553642%2F20251119%2Fob_fa1be2_cdn-image.gif)
Retmesaĝo :
Ministro de Laboro kaj de Socialaj Aferoj de Gvatemalo
Miriam Catarina Roquel Chávez
Tiu ĉi komunikaĵo celas esprimi nian profundan kaj viglan maltrankviliĝon koncerne la gravajn sindikatajn persekutadojn suferintajn de nia kolegino Lesbia Xiomara Conde Pacheco, ĝenerala sekretario de La Nacia sindikato de la leĝlaboristoj (STOL). Temas pri grava atenco kontraŭ la asociiĝa libereco, la kolektiva intertraktado kaj homaj rajtoj. Tiu proceduro rekte malobservas la konvenciojn 87 kaj 98 de la IOT. Ni petas de vi : 1) ke vi forpuŝu ĉian administratan aranĝon kaj ne maldungu nian kolegon ; 2) prioritatigu socialan dialogon prefere al ĉia leĝa proceduro ; kaj 3) priatentu, ke la justica decido estu nuligita aŭ reekzamenata.
/image%2F0553642%2F20251119%2Fob_7a0f29_psilogo.png)
Partnerece kun Public Services International, la internacia sindikata federacio de la laboristoj en la publikaj servoj