/image%2F0553642%2F20251026%2Fob_47ff04_5738.jpg)
26/10/2025
Du gvidantoj de la Sindikat kontrole letenja (SKL), la sindikato, kiu reprezentas la serbajn aviadotrafikajn kontrolistojn, estis maldungitaj post nuligo de siaj sekurrajtigiloj surbaze de svaga « negativa avizo de la sekurecaj servoj ». Ambaŭ ludis ŝlosilan rolon en la laŭleĝa kaj sukcesa striko ĉi-jare. La informoj, laŭ kiuj tiu aranĝo estis prenita iniciatite de membroj de la potenca partio starigas gravajn maltrankviliĝojn koncerne politikan entrudiĝon kaj reprezaliojn kontraŭ la sindikataj reprezentantoj, kiuj minacas la fundamentajn rajtojn pri asociiĝa libereco kaj kolektiva intertraktado. La Eŭropa federacio de la transportlaboristoj (ETF) kaj la Eŭropa konfederacio de la sindikatoj (CES) petis atenton de la prezidento Aleksandar Vučić, tiel ke Serbio respektu siajn laŭleĝajn kaj internaciajn devigojn kaj metu finon al ĉia entrudiĝo celanta la sindikatajn gvidantojn. Ni petas de vi, ke vi subtenu tiun alvokon, skribante al la Direktoro de SMATSA por postuli tujan reenpostenigon de ambaŭ maldungitaj gvidantoj de SKL.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=5747
/image%2F0553642%2F20251026%2Fob_232d7a_mapo.png)
Retmesaĝo:
Kara Sinjoro Cvijan,
Mi skribas al vi koncerne la maldungon de du gvidantoj de la Sindikat kontrole letenja (SKL), sindikato, kiu reprezentas la aviadotrafikajn kontrolistojn de la SMATSA, post la nuligo de siaj sekuraj rajtigiloj. La maldungo de sindikataj gvidantoj elektitaj iom post laŭleĝa kaj legitima sindikata ago konsistigas gravan atencon kontraŭ la sindikataj rajtoj kaj starigas maltrankviliĝojn pri eventuala politika enmiksiĝo. Mi do petas de vi, ke vi urĝe reenpostenigu ambaŭ gvidantojn de la SKL kaj priatentu, ke neniaj aliaj reprezaliaj aranĝoj ne estu prenitaj kontraŭ la sindikato aŭ ties membroj.
/image%2F0553642%2F20251026%2Fob_22f364_etf2025.jpg)