Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 octobre 2025 4 16 /10 /octobre /2025 09:43

15/10/2025

Post volonta engaĝiĝo en la ukrainaj ameaj fortoj, multaj plu sukcesas kunaranĝi militon kaj universitatajn studojn.

Dum la plena milito kondukita de Rusio komencas sian kvaran jaron, la generacio, kiu kreskis sub aeraj sirenoj atingis la aĝon batali. Kvankam il ne ankoraŭ estas submetitaj al rekrutigo, tiuj junaj ge-Ukrainanoj volonte engaĝiĝas en la armeo, interŝanĝante amfiteatrojn kontraŭ tranĉeoj, aŭ provas travivi inter ambaŭ mondoj.

Ilia decido intervenas, kiam Ukrainio frontas kreskantan premon por solvi krizan solvon de nombro de laboristoj. En 2024, la registaro malaltigis la aĝon de rekruto de 27 ĝis 25-jara, poste enkondukis « specialajn kontraktojn » de unu jaro adresita al la 18-24 jaraĝuloj, kun salajro ĝis miliono da hrivnoj (24 000 eŭroj) kaj senpaga supera formado.

Dum tiu tempo, multaj junaj ge-Ukrainanoj adoptas alian elekton: forlasi la landon, kio kreskigas la timon de baldaŭa demografia krizo.

La Kyiv Independent intervjuis kvin junajn ge-Ukrainanojn por scii, kial ili engaĝiĝis, kiel ili kunaranĝas studojn kaj militservon, kaj kion ili esperas post la milito.

Serhij Dodurov, 21-jara

Serhij Dodurov unuafoje antaŭvidis engaĝiĝi en la armeo komence de la jaro 2022. Li ĵus 18-jariĝis kaj studis juron ĉe la Akademio Mohyla de Kijivo.

Komence li pensis, ke la armeo « havis sufiĉe da soldatoj », sed la multobliĝo de anoncoj pri rekrutigo post la kontraŭ-ofensivo de 2023 ŝanĝis lian opinion.    

« Tio estis grava ŝanĝo. Mi ne plu povis diri al mi, ke ili ne bezonis min » eksplikas Serhij.

Li substrekis kontrakton en januaro 2024 kaj petis universitatan ferion ; lia promocio akiris sian diplomon sen li. Tio ebligis al li pli facile flankeniĝi.      

Hodiaŭ, Serhij servas en la 412-a regimento de la pilotsistemo, konata per la nomo Nemesis, kie li laboras pri informado kaj analizo.

Li timis perdi la kontrolon de sia tempo, sed la morto ankaŭ ĉeestis en sia menso. Li redaktis testamenton antaŭ ol engaĝiĝi kaj planis ĝisdatigi ĝin.

« Ekzistis momento en Donbaso, kial mi vere pensis, ke eble mi ne revenos » li diras.

Hodiaŭ, kial li aŭdas la vorton « planado », li ne plu pensas pri sia propra vivo, sed pri siaj kamaradoj kaj ties misioj.

« La laboro ŝanĝas nian lingvon kaj la sencon de la vortoj », li diras.

Estas malfacile imagi la vivon post la milito.

« Estas tiom da demandoj sen respondoj. Ĉi tie, ĉio estas simpla : vekiĝi, labori, sekvi celojn, dormi. Kaj rekomenci », li diras.

Oleksandr Romanuk, 20-jara

De sia junaĝo, Oleksandr Romanuk estas fascinata de la paseo de Ukrainio.

Mi kreskis, aŭskultante historiojn pri Kozakoj, pri personoj kiuj oferis sian vivon por nia Ŝtato kaj nacio », li memoras. Lia patrino, kiu volontulis ekde la komenco de la milito en Donbaso en 2014, ofte rakontis al li tion, kion travivis la soldatoj.

Tiel, kiam Rusio lanĉis sian grandskalan invadon en 2022, Oleksandr tiam nur 17-jara, impetis al la surloka rekrutoficejo, sed estis rifuzita pro sia aĝo.

Li volontulis por liveri provizojn, kaj antaŭvidis rekrutiĝi, ekde kiam li atingos la aĝon necesan.

Fine de 2023, post trejnado kaj longa diskuto kun sia patro, li kuniĝis kun la 3-a sturmbrigado, unu el la plej militpretaj ukrainaj unuoj.     

Lia familio akceptis lian decidon, ne sen ploreti.

« Ĉiuj subtenis min. Sed kiam mi foriris, mia naŭjara fratino ploregis kaj tio ĉi estis la plej malfacila », li rakontas.

Li fariĝis batalflegisto en la unuo kromnomita la « Decepticons ». Komence, li pensis, ke la geflegistoj ne partoprenu al la sturmoj en la tranĉeoj.

« Ni partoprenas al sturmoj. Kaj mi sukcesis trapasi pli ol unu. Mi fieras, ke mi sukcesis. »

Tagon antaŭ misio, estis petite de li, ke li jen trapasu ekzamenon jen forigu. Post la interveno de siaj gepatroj kaj klaskamaradoj, la universitato konsentis al li akademian ferion ĝis 2027.

Li antaŭvidas restadi en la armeo post la milito.

« Komence, mi pensis reiri al la civila vivo. Sed ju pli mi servas, des pli mi konsideras tion neebla », li diras.  

Deniz, 18-jara

Deniz atendis tiun momenton de sia 15-jariĝo. Tiam, en la komenco de la grandskala invado, li kaj liaj amikoj fabrikis brulbotelojn kaj parolis pri defendo de Ukrainio.   

Kiam li finfine atingis la aĝon 18-jaran, li rekte iris al la rekrutejo apud sia naskiĝurbo, en Sumio. Kvankam li sekvis kantformadon kaj povus esti rekrutita en la militorkestro, Deniz petis postenigon en aerdefendo.     

Pluraj unuoj vokis lin, sed kelkaj rifuzis lin pro lia aĝo. Li ankaŭ devis konvinki sian familion.

« Ĉiuj kontraŭis. Mi do diris al ili, ke mi simple laboros kiel instruktoro. Ne kiel soldato, sed kiel kutima laboro. Mi sciis, ke mi iel fine substrekos la kontrakton », li diris.

Li estas la plej juna el sia unuo, ĉirkaŭita de viroj duoble pli aĝaj ol li. Kaj tamen la ligo, kiun li sentas kun ili estas unika. Li plu esperas iam fari muzikon, sed hodiaŭ li sentas sin je sia ĝusta loko.

« Ilia sperto, ilia komprenemo… ĉio ĉi ŝanĝas la manieron rigardi la mondon. Hodiaŭ, mi ne scias, kiel mi povus vivi sen tio », li konfidas.                                 

Sofja Janŝevska, 19-jara

Sofja Janŝevska, la decido rekrutiĝi ŝajnis preskaŭ neevitebla. « Mi ĉiam sciis, ke iam nia generacio devus batali », ŝi diris.

Iliaj gepatroj volontuliĝis dum la milito en Donbaso en 2014 kaj fariĝis poste veteranoj (eks-batalantoj).       

Kiam la grandskala invado komenciĝis, iliaj gepatroj troviĝis en rekrutoficejo la 25an de februaro. Sofja, tiam 16-jara, volis kuniĝi kun ili. Tro juna por batali, ŝi trapasis sian tempon en kampo de volontuloj kun la kamaradoj de armeo de ŝiaj gepatroj, studante inter la trejnad-tempoj.  

« Militfratino instruis al mi ukrainlingvon, alia instruis al mi historion. Ni prepariĝis sur la bazkampo », ŝi rakontas. 

En 2022, ŝi enskribiĝis ĉe la Akademio Kijivo-Mohilo. Eĉ post ŝia kontrakto kun la sendependa 3-a sturmbrigado je la aĝo 19-jara, ŝi daŭrigis sian jurstudadon.

Ŝi trapasis siajn ekzamenojn en ŝirmiloj aŭ keloj, interrompante ilin kelkfoje por evakui vunditojn.

Je la komenco, ŝi deziris studi publikan administradon, por helpi la eks-batalantojn, sed ĝia servo poste orientis ŝin al internacia punjuro cele vidi, ĉu tio utilas kaj kontribui al enketo pri la militkrimoj.

Dum ŝia militservo, ŝi renkontis sian fianĉon, Bohdan 22-jara. Li jam batalis dum la batalo de Baĥmuto, en sturmunuo kaj estis vundita. Li okupas nun malsaman postenon ene de la sama brigado.     

« Ŝia revo estas malfermi drinkejon. Mi ne havas precizegan ideon – Necesas postvivi por scii tion », eksplikas Janŝevska.

 « Sed mi scias, kial mi batalas : por mia familio, kaj por ke miaj estontaj gefiloj povu vivi en Ukrainio, paroli la ukrainian lingvon, legu niajn librojn kaj spektu niajn filmojn. »

Ivanna Cimerman, 23-jara

Koncerne Ivanna Cimerman, la decido rekrutiĝi estis adoptita matene de la 24a de februaro 2024. Je 20-jara, ŝi iris al la rekrutejo. Mi mense antaŭpreparis min, sed kiam la eksplodoj komenciĝis je la 4-a horo matene, mi plu havis nenian dubon » ŝi memoras.

Je la komenco, ŝi estis postenigita por administraciaj taskoj.

« Mia plej granda timo tiam estis ne havi tempon batali antaŭ la fino de la milito », ŝi eksplikas.

Ĉi-jare, ŝi ankaŭ finis sian kvaran jaron en la Ŝtatuniversitato de Ĵitomiro. Ŝi planis forlasi siajn studojn, sed ŝia dekano kuraĝigis ŝin daŭri. Ŝi sekvis dedistancan kurson laŭ individua programo kaj akiris sian diplomon, samtempe servante en la armeo.

Vundita en 2023 kaj fariĝinta rezervistino, ŝi nun laboras kun la milita komunumo « Company Group » en Kijivo.

Malfacilas malproksimiĝi post trapasado de tri jaroj en batalo.

La armeo ofertas komunumon kaj personojn, kiuj pensas same. Malfacilas trovi tion aliloke », ŝi eksplikas.   

Post sia sperto ĉe la fronto, ŝi malfacile kredas je rapida paco.

« Kompreneble mi volas, ke tio haltiĝu, sed tio tamen ne estos feliĉa momento. Tro da homoj mortis, por ke tio estu konsiderata kiel festeno », deklaras Cimerman.  

(Homtradukita)      

24/07/2023
Ukrainio:  la rusiaj bombadoj kontraŭ Odeso celas « terorigi » la loĝantaron, laŭ la generalo Jérôme Pellistrandi

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/ukrainio-la-rusiaj-bombadoj-kontrau-odeso-celas-terorigi-la-logantaron-lau-la-generalo-jerome-pellistrandi.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }