/image%2F0553642%2F20251019%2Fob_5f2117_5727.jpg)
19/10/2025
Bildo: "La lukto daŭras, ni ne estas sklavoj"
Pretekste de registaraj tarifoj, la uzino Quantum Apparel en Lesoto lanĉis viglegan kontraŭ-sindikatan kampanjon, maldungante centojn da laboristoj antaŭnelonge sindikatiĝintaj. 700 vestaĵlaboristoj ĉe Quantum Apparel antaŭnelonge kreis sindikaton en unu el la plej malriĉaj landoj de Afriko, sed Quantum Apparel rifuzas intertrakti decan kolektivan konvencion, kaj reagis plenumante amasajn maldungojn celante aparte la aktivulojn kaj la sindikatanojn.
Quantum vendas siajn varojn al grandaj varmarkoj kiel Woolworth's kaj Walmart kaj plu rifuzas ĉian fruktodonan dialogon kun la sindikato.
Tiu lukto enskribiĝas en kunteksto de pli larĝa batalo kondukita de la laboristoj de Lesoto, kiuj postulas sian partoprenon en la diskutoj pri la komercaj akordoj kun Usono, kaj pri la efikoj potenciale ruinigaj kontraŭ la laboristoj.
(Homtradukita)
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=5730
/image%2F0553642%2F20251019%2Fob_b32cb0_cdn-image.gif)
Retmesaĝo :
Ni estas solidaraj kun la membroj de la sindikato UNITE ĉe Quantum Apparel, kiuj frontas kontraŭ-sindikatajn aranĝojn, nepagitajn labor-kromhorojn kaj reprezaliojn, ĉar ili uzadis siajn laborrajtojn. La kondutoj de Quantum konsistigas evidentan malobservadon de la internaciaj normoj, kaj provon atenci jurlaboron.
Ni alvokas Quantum Apparel, ke ĝi tuj garantiu: totalan respekton de la laboristaj rajtoj al sindikatiĝo kaj kolektiva intertraktado ; pagon de ĉiuj labor-kromhoroj laŭleĝe devigaj ; finon de la reprezalioj kaj minacoj kontraŭ gvidantoj kaj sindikatanoj ; laborsekurecon por ĉiuj laboristoj.
Ni alvokas la aĉetontojn de Quantum, interalie Woolworth's kaj Walmart, ili postulu de sia provizanto, ke la entrepreno ĉesigu ĉian formon de sindikata represio, protektu tiujn laboristojn kaj respektu iliajn rajtojn al asociiĝa libereco kaj intertraktado.