/image%2F0553642%2F20251007%2Fob_acc2a0_bildo.jpg)
07/10/2025
Hamaso kaj ties aliancanoj ne nur seksperfortis, torturis kaj mortigis pli ol mil Judojn kaj Israelanojn la 7an de oktobro (la totala nombro de viktimoj, el ĉiaj nacioj, atingas ĉirkaŭ 1 200 personojn). La antisemitaj kaj genocidaj murdistoj de Hamaso kaj ties aliancanoj mortigis 68 personojn originajn de la « Globala sudo », kaj priskribitaj laŭ maldekstruloj kaj ekstremmaldekstruloj kiel « raciigitaj personoj » viktimoj de la imperiismo, ktp.
46 tajlandaj terlaboristoj (inter kiuj unu estis murdita en karcero en Gazao), 10 Nepalanoj (studento pri agrikulturo), 4 Filipinanoj (3 help-flegistinoj kaj 1 help-flegisto), 1 kamboĝano, 2 Srilankanoj, 4 Ĉinoj, 1 Tanzanano, 2 Eritreanoj kaj 1 Sudanano.
Laŭ la parlamenta raporto ellaborita de ĉiuj partioj de la brita Ĉambro de komunuloj, Hamaso ne estas la sola, kiuj plenumis tiujn murdojn, aliaj organizaĵoj kulpis pri tiu genocido kontraŭ Judoj kaj tiuj murdoj de migrantaj proletoj.
Krom la Brigadoj Izz al-Din Al-Qassam (de Hamaso), fakte ĉeestis surloke :
la Brigadoj Al-Qods (Palestina islama Ĝihado)
la Brigadoj Al-Qods (Popola Fronto por Liberigo de Palestino)
la Brigadoj Jihad Jibril (Popola Fronto por Liberigo de Palestino - Ĝenerala estraro)
la Brigadoj de nacia rezistado (Demokrata Popola Fronto por Liberigo de Palestino)
la Batalionoj Nasser Saleh al-Din (Komitatoj de popola rezistado)
la Brigadoj de la martiroj Al-Aqsa (eks-Fatah),
la Batalionoj de la Muĝahidoj kaj la Brigadoj Al-Ansar.
Laŭ tiu raporto, 7 000 armitaj viroj partoprenis al la masakroj de la 7a de oktobro : 3 800 apartenis al la Brigadoj al-Qassam de Hamaso, kaj la 2 000 aliaj disdividiĝis inter la aliaj grupoj menciitaj ĉi supre, kaj kelkaj aliaj.
Ilia celo estis ne nur mortigi maksimumon da israelaj soldatoj kaj civiluloj, sed ankaŭ sisteme forkapti migrantajn laboristojn, originajn de la laŭdirita « Globala sudo » kies ekstremmaldekstruloj pretendas defendi la interesojn kun tremetanta voĉo, sentema al la « dekoloniisma » penso.
La brita raporto montras kiel tiu sistema masakro de la aziaj kaj afrikaj proletoj estis zorge planita de Hamaso kaj ties aliancanoj, ĉar ili perfekte konis la situon de la dormejoj kaj de la laborlokoj de la migrantaj proletoj, kiujn ili volis mortigi kaj forkapti. La Ŝtatoj, kies nacianoj estis murditaj surloke aŭ ostaĝigitaj (kaj poste mortigitaj en karcero) restadis diskretaj fronte al Hamaso, kaj tute ne denuncis la sistemajn murdojn plenumitajn kontraŭ tiuj migrantaj laboristoj.
Ne nur Hamaso kaj ties aliancanoj rekte mortigis aziajn migrantajn laboristojn, sed ili ankaŭ celis per raketoj « dormejon de fremdaj tajlandaj laboristoj situanta en la sudo, apud moshav Naveh »
Laŭ tiuj rakontoj estas tre klare, ke Hamaso kaj ties « maldekstraj » aliancanoj sciis, kie dormis la migrantaj laboristoj aziaj kaj afrikaj, kaj furiozis kontraŭ ili tute intence. Tute ne temas pri « hazardaj kugloj », pri « senvolaj » murdoj, aŭ « senintencaj damaĝoj » kadre de bataloj inter palestinaj armitaj grupoj kaj armitaj Israelanoj.
Neniu ĵurnalo aŭ retejo (laŭ nia scio) vere interesiĝis pri la migrantaj laboristoj murditaj la 7an de oktobro 2023, inkluzive de la angloparolantaj tajlandaj retejoj. Koncerne la publikigaĵoj maldekstraj aŭ ekstremmaldekstraj laŭ nia scio, neniu el ili nek raportis tiujn informojn nek ĉefe pridemandis sin kiel « rezista » movado, kiun li prezentas kiel « kontraŭkoloniisma », povis furioze kaj sisteme murdi aziajn kaj afrikajn proletojn.
Tiu silento estas elokventa.
(Homtradukita)
LISTO DE LA LABORISTOJ MURDITAJ DE HAMASO KAJ TIES ALIANCANOJ
Tajlandanoj (46) :
- La korpo de Nattapong Pinta, kiu estis forkaptita, estis retrovita en Gazao la 7an de junio 2025. Nattapong Pinta 35-jara, edziĝinta kaj patro de familio, estis forkaptita el la kibuco Nir Oz, kie li laboris de pluraj jaroj.
- Sonthaya Oakkharasri, kiu laboris en la kibuco Be’eri, estis murdita kaj lia korpo forkaptita en Gazao, kie li plu estas retenita kiel ostaĝo.
- Sudthisak Rinthalak laboris en la kibuco Be’eri, estis murdita kaj lia korpo forkaptita en Gazao, kie li plu estas retenita kiel ostaĝo.
- Jakfung Jantassana, murdita en la kibuco Kissufim
- Sumchai Sayang, 24-jara
- Papontanei Pongkrueh
- Chaya Reksanon
- Arenthit Kayson, 29-jara, murdita apud Gaza-striko
- Pathay Kiyatissek, 35-jara, murdita apud Gaza-striko
- Saryut Penkitwanitcharon, murdita apud Gaza-striko
- Tawatchai Sieto, murdita apud Gaza-striko
- Pongfat Suchart, murdita apud Gaza-striko
- Dueh Sayan, 35-jara, murdita apud Gaza-striko
- Tianchai Yodtongdi, 32-jara, murdita apud Gaza-striko
- Kraysorn Tomiyoma, murdita apud Gaza-striko
- Cherkpan Diotaisong, 37-jara, murdita apud Gaza-striko
- Seta Homsorn, 36-jara, murdita apud Gaza-striko
- Phichit Najan
- Nitikorn Sae Wang
- Sattawat Phiaaia
- Duwa Sayan, 35-jara, murdita apud Gaza-striko
- Somchai Sayang, 24-jara, murdita apud Gaza-striko
- Tou Cae Lee
- Anucha Sophakun
- Phongphat Suchat
- Sakda Surakhai
- Chairat Sanusan, murdita en la kibuco Kissufim
- Somkhoun Pansa-ard
- Arnan Phetrkaeo
- Patti Kiatisk, 35-jara, murdita apud Gaza-striko
- Nanthawat Pinjai
- Seriyut Pankitwanitchirnm, murdita apud Gaza-striko
- Thanakrit Prakotwong
- Saksit Khotmee
- Jaroon Chatdumdee
- Srithat Kawao
- Saksit Khotmee
- Apichart Gusaram
- Phongphat Suchat
- Pongsatorn Khunsree, 25-jara, murdita dum la atako de la kibco Alumim
- Arnatit Kayson, 29-jara, murdita apud Gazao
- Theerapong Klangsuwan, murdita en la kibuco Kisufim
- Meechai Ritthiphon
- Chai Recsanun, murdita apud Gazao
- Phithak Tholaeng
- Phirun Thanonphim
Nepalanoj (10) :
- Frabash Bandari, murdita en la kibuco Nirim
- Dipash Raj Bista, murdita dum la atako de la kibuco Alumim
- Lukandra Sinj Dami, 24-jara, murdita en la kibuco Alumim
- Narayan Prasad Neupane, 22-jara, murdita en la kibuco Alumim
- Ananda Shah, murdita en la kibuco Alumim
- Raj Kumar Swarnakar, murdita en la kibuco Alumim
- Rajan Fulara, murdita en la kibuco Alumim
- Ashish Chaudhary
- Ganesh Kumar Nepali, murdita dum la atako de la kibuco Alumim
- Padam Thapa, murdita en la kibuco Alumim
- Ashish Chaudhary
- Ganesh Kumar Nepali, murdita dum la atako de la kibuco Alumim
- Padam Thapa, murdita en la kibuco Alumim
Filipinanoj (4) :
- Angeline Agirs, 32-jara, murdita en la kibuco Alumim
- Loretta Alkarra, murdita hejme en la kibuco Alumim
- Gracie Cabrera, 45-jara, murdita en la kibuco Be’eri
- Vincent Castelvi, 42-jara, murdita en la kibuco Be’eri
Kamboĝano (1) :
- Chum Udum, 24-jara, murdita en la kibuco Karmia
Srilankanoj (2)
- Sujith Nissanka, 48-jara, murdita en la kibuco Be’eri
- Anula Jayathilaka, 49-jara, murdita en la kibuco Be’eri
Ĉinoj (4) :
- Chi Zanhung, 47-jara, murdita en Sderot
- Zishom Wohn, 36-jara, murdita en Sderot
- Dali Zoeo, 35-jara, murdita en Sderot
- Zishon Won, 36-jara, murdita en Sderot
Tanzanano (1) :
- Joshua Loitu Mollel, 21-jara, forkaptita el la kibuco Naha Oz, poste murdita en karcero.
Eritreanoj (2) :
- Wolderaphael (Tiger) Hagos Berhe, 40-jara, azilpetanto, murdita en Sderot.
- Goytum Jabrahiwat, azilpetanto, murdita en Sderot.
Sudanano (1)
- Adam Barima, murdita en Sderot.
/image%2F0553642%2F20251010%2Fob_fd521a_gil.jpg)
08/10/2024
« Gil prenas la grenadon kaj diras "mi amas vin" » : la korŝira atesto de Sabine Taasan, jaron post la atako de la Hamaso
/image%2F0553642%2F20251007%2Fob_ca8a5b_mapo.jpg)