/image%2F0553642%2F20250917%2Fob_506223_gazao-bildo.jpg)
17/09/2025
De post la komenciĝo de septembro 2025, la israela armeo lanĉis novan ofensivon, kies anoncita celo estas okupacii Gaza-urbon. De post du semajnoj, pluraj altaj konstruaĵoj estis detruitaj kaj la plu surloka miliono da loĝantoj estas petita evakui Suden, en laŭdirita « humanitara areo », jam troloĝata kaj regule bombadita. Ĉi-matene oni eksciis kun hororo la komencon de ampleksa teroperaco en la urbo, kio sekvas nokton da bombado aparte multnombraj kaj mortigaj. Samtempe en Cisjordanio la mortigaj atakoj de kolonianoj multobliĝas kun la subteno de la armeo.
Dum almenaŭ 64 000 Gazaanoj ja estis mortigitaj, plimulte civiluloj, dum dudek ostaĝoj plu estas kaptitaj vivantaj fare de la Hamaso, kaj ke la masakro daŭras de preskaŭ du jaroj, nova Nakbao estas hodiaŭ plenuminta. Ĝia celo ŝajne esta plivastigo de la israela teritorio en la teritorioj de Gazao kaj Cisjordanio malplenigitaj el ilia loĝantaro. Temas do pri etno purigado, kion nur fanatikulaj superecistoj neas la realecon.
Por ĉesigi la krimojn plenumintajn de Israelo, la mondo devas reagi. Post kelkaj tagoj, agnosko de la palestina Ŝtato estas antaŭvidita de 17 ŝtatoj, sed tio ne sufiĉas. Necesas aranĝi internaciajn ekonomiajn, politikajn kaj jurajn punojn ; interrompon de la asociiĝa akordo inter Eŭropa Unio kaj Israelo ; persekuton kontraŭ la personoj implikitaj en tiuj krimoj kontraŭ la homaro, aŭ kiu apologias ĝin !
Ni ankaŭ subtenu tiujn, kiel la Hadash, B’Tselem aŭ Standing Together, kiuj surloke mobiliziĝas por paco kaj justico kaj kontraŭ rasismo, koloniismo kaj malhumanigo de la Palestinanoj.
(Homtradukita)
/image%2F0553642%2F20250917%2Fob_0f5eb4_free-gaza.jpg)
10/09/2025
Israelo, Okcidento kaj Ŝoaho : korekti la falsajn ideojn
Bildo : damaĝo de Memormonumento al Ŝoaho kun skibaĵo « Free Gazao »
Memorigi la murdon de ses milionoj da Judoj fare de la Nazioj estas neceseco tiel morala kiel politika. Tiuj, kiuj atakas ilian memoron nome de la solidareco kun Palestino sen ia dubo estas antisemitoj.