/image%2F0553642%2F20250910%2Fob_0adcba_free.jpg)
10/09/2025
Bildo : damaĝo de Memormonumento al Ŝoaho kun skibaĵo « Free Gazao »
De pluraj jaroj, la damaĝoj kontraŭ lokoj ligitaj al la memoro de la Ŝoaho multobliĝas. Kelkaj el ili intencas denunci la krimojn kontraŭ la homaro plenumintajn de la israela armeo. Se temas pri preteksto, multaj estas tiuj, kiuj asimilas la memoron de la genocido kaj la defendo de Israelo. Tamen, la rilato inter ambaŭ estas ofte trotaksita. Tiu konfuzo vastiĝas tiel ĉe la kontraŭuloj kiel ĉe la defendantoj de la israela politiko. Oni ekzemple memoras pri la hontema manipulado de la israela ambasadoro ĉe Unuiĝintaj Nacioj elmontrinta flavan stelon.
Ni revenu al kelkaj falsaj ideoj.
« Israelo estis kreita ripare al la Ŝoaho »
Cionismo, projekto celante la kreadon de juda hejmo en Palestino naskiĝis en la 19a jarcento. Ties ĉefa teoriulo, Theodor Herzl skribis sian pamfleton Der Judenstaat (la Juda Ŝtato) en 1896. Kvankam ne majoritata, li tiam ricevas vastan eĥon inter la judaj homamasoj de centra kaj orienta Eŭropo. La unua cionisma kongreso okazas jaron poste kaj kunigas partoprenintojn el 17 landoj. Se cionismo sin prezentas kiel respondo al antisemitismo, ĝi ankaŭ enskribiĝas kadre de la vekiĝo de la nacioj, kies popoloj estas dominataj de la imperioj rusia, aŭstro-hungara kaj otomana. La ondoj da judaj migradoj al Palestino sin sekvas tutlonge de la 20a jarcento. En 1936, la surloka juda popolo superas 400 000 loĝantojn. La Haganah, paramilitista organizaĵo de la juda popolo, kiu naskos pli poste Tsahal, estas kreita en 1920. Ĉi-jare, ankaŭ la parlamento reprezentanta la judojn de Palestino estas starigita, same kiel la Histadrout, hodiaŭ ĉefa israela sindikata konfederacio. Resume, se la Ŝoaho konvertis al la cionisma projekto multajn judojn ĝis nun deteniĝemajn, estas rimarkeble, ke eĉ antaŭ la komenco de tiu ĉi, la Israela Ŝtato kaj ties institucioj jam estis naskiĝintaj en mandata Palestino. Spegule al la aserto, laŭ kio Israelo estis kreita ripare al la Ŝoaho, la neadismuloj kiel Faurisson aŭ Garaudy eĉ teoriumas la fakton, ke la Ŝoaho estis inventita aŭ « trotaksita » cele al la kreado de la Israela Ŝtato.
« Israelo estas donaco de la Okcidentuloj al la judoj »
De la fino de la Unua Mondmilito ĝis 1948, Palestino estas teritorio sub mandato de la Ligo de Nacioj administrata de Unuiĝinta Reĝlando. Dum tiu periodo, la nura celo de la kolonia potenco estis la defendo de la britaj interesoj. Fakte, se la Balfour-deklaro de 1917 certigas al la cionismaj estroj la starigon de nacia juda hejmo en Palestino, la kontraŭo estis promesita al la arabaj estroj cele akiri ilian subtenon en ilia lukto kontraŭ la Otomanoj. Same, se la britaj aŭtoritatoj sin apogas sur la cionistoj por subpremi la araban ribelon de 1935-39, ili starigas ekde la fino de tiu ĉi la Blankan libron. Tiu ĉi, valida ĝis 1948, forpuŝas eksplicite la eblecon de juda Ŝtato, draste reduktita al la juda enmigrado, aranĝo kiu estos aplikata eĉ post kiam la Ŝoaho okazis, kaj malpermesas al la Judoj aĉeti terojn en 95% de la mandata Palestino. Reage, la cionismaj fortoj rekte ekmilitas kontraŭ la Britoj : la plej radikalaj ekde 1941, la Haganah ekde 1945. Dum tiu periodo, ili atakas la koloniajn infrastrukturojn (inter kiuj la hotelo King David, kiu loĝigas interalie la britan militan stabon) kaj mortigas plurajn dekojn da britaj soldatoj (inter kiuj la guberniestro de Egiptio Lord Moyne). La sekura situacio estas tia, ke ĉe la fino de la Dua Mondmilito, 100 000 soldatoj en Palestino necesas por konservi la kolonian ordon. Fine, kiam en 1948, la milito ekstariĝas inter Israelo kaj la apudaj landoj, la Britoj ne subtenas la cionistojn sed iliajn kontraŭulojn de Transjordania Reĝlando, al kiu ĝi instruas, ekipas kaj estras la armeon. Ĝenerale oni povas diri, ke ekde 1939, la cionisma projekto realiĝis kontraŭ la okupacianta kolonia potenco.
« Okcidento subtenas Israelon por pentopagi sian kulpecon »
Dum la sendependeco de Israelo la unuaj landoj, kiuj subtenas la novan Ŝtaton estas membroj de la komunista bloko (Ĉekoslovakio interalie). La veto estis tiam subskribi armilkontraktojn kaj malfortigi la britan koloniismon. Dum la 1950-aj jaroj, Israelo malproksimiĝas de Francio. Laŭ Parizo, temis pri malfortigi Egipton de Naser, kiu helpis la alĝeriajn sendependistojn. Tiu kooperado estis evidenta en 1956, kiam Francio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Israelo ekkontrolis Suezan Kanalon. Ĝi ebligis Israelon akiri la nuklean armilon. En la 1960-aj jaroj, la rilatoj malfaciliĝas, la generalo de Gaulle intencas konduki fremdan politikon direkte ankaŭ al la arabaj landoj. Samepoke, Israelo proksimiĝas de Usono. Tio en logiko de malvarma milito : USSR subtenante Sirion kaj Egiption, estas logike subteni ilian ĉefan kontraŭulon. Tiu akordiĝo de tiam pluiĝis pro pluraj kialoj : unue, Israelo aperas kiel stabila aliancano en strategia regiono, kiu ne estas tia, ĉefe de 1979, kiam la islama revolucio en Irano perdigis al Usono sian ĉefan partneron. Poste, Israelo povas kalkuli pri potencaj subtenoj en Usono kiel la AIPAC, kiu vaste financas la usonajn politikulojn aŭ la armilajn entreprenojn, kiuj substrekas mirindegajn kontraktojn kun Israelo.
Fine, ĉar Israelo fariĝis regiona potenco, Usono ne deziras vidi ĝin tro proksimiĝi de Ĉinio aŭ Rusio. Tiu alianco kun Usono eksplikas la imunecon, kies Israelo ŝajne profitas hodiaŭ (aliaj aliancanoj de Usono kiel Sauda Arabo profitas de la sama nepuniteco). Ĉiuokaze, la Ŝtatoj agadas en rilato kun siaj strategiaj interesoj kaj ne responde al ia geopolitika rento ligita al la Ŝoaho. (Ni memorigu se necese, ke Usono ludis nenian rolon en la genocido de la Judoj).
La masakro de la sepa de oktobro 2023 revigligis ĉe multaj Judoj la memoron de la persekutoj kaj de la genocido, kion uzas la israela propagando, tiel nutrante la nunan konfuzon. La debato pri la kvalifiko de la krimoj kontraŭ la homaro plenumintaj en Gazao povas ankaŭ havi tian efikon. Tamen, la rilato inter la Ŝoaho kaj la Ŝtato Israelo ne estas tiel forta, kio estas kredite ĝenerale. Hodiaŭ, se ni volas kombini lukton kontraŭ antisemitismo kaj lukto kontraŭ la masakro plenuminta en Gazao, necesas apartigi tiun historion el tiu de la Ŝoaho.
Memorigi la murdon de ses milionoj da Judoj fare de la Nazioj estas neceseco tiel morala kiel politika. Tiuj, kiuj atakas ilian memoron nome de la solidareco kun Palestino sen ia dubo estas antisemitoj.
/image%2F0553642%2F20250910%2Fob_8b2d83_kibutzoj.jpg)
10/08/2025
Kibuca movado kaj anarkio : vivanta revolucio
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2025/08/kibuca-movado-kaj-anarkio-vivanta-revolucio.html