Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 août 2025 6 16 /08 /août /2025 14:24

16/08/1025

La venontan 17an de aŭgusto, la familioj de la ostaĝoj alvokas al ĝenerala striko kontraŭ la decido de Netanjahu konkeri tutan Gaza-sektoron.

La projekto de Netanjahu estas plia katastrofo anoncita por la loĝantaro de Gazao, minacita de novaj mortigaj danĝeroj. Sed ankaŭ por la ostaĝoj plu kaptitaj de la Hamaso en abomenindaj kondiĉoj.

Al la masakroj en Gazao, kun ĝia sinsekvo da militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro, aldoniĝas nun malsatego, kiu mortigas interalie dekojn da infanoj, pro la obstakloj plu tenitaj fare de la israela registaro kontraŭ la amasa eniro de la necesa humanitara helpo.

Por rapidigi finon de tiu milito, la agado de la israela loĝantaro estas nemalhavebla. La 17a de aŭgusto povas esti grava momento en la populara mobilizado.

Le RAAR alportas sian subtenon al la ĝenerala striko de la 17a de aŭgusto kaj al la paca kampo, aparte la movado Standing Together, kiu multobligas la protestajn eventojn kaj postulas rifuzon de tiu nepravigebla milito.   

Ĝi alvokas ĉiujn organizaĵojn, kiuj kontraŭas la nunan militon en Gazao al solidareco kun tiu strikmovado.

https://raar.info/2025/08/israel-solidarite-avec-la-greve-du-17-aout-contre-la-guerre-a-gaza/

https://www.youtube.com/watch?v=t-grqBMIqrU

https://www.youtube.com/watch?v=IzdIw5T4Vu8

11/05/2025

« Oni mortigas infanojn por nenio » : dekoj da miloj da Israelanoj manifestacias kontraŭ la milito en Gazao

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2025/05/oni-mortigas-infanojn-por-nenio-dekoj-da-miloj-da-israelanoj-manifestacias-kontrau-la-milito-en-gazao.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }