/image%2F0553642%2F20250826%2Fob_228829_5678.jpg)
26/08/2025
La striko de la sindikato Kawasaki United Labor Union ĉe Kawasaki Motors Filipinoj komenciĝis la 21an de majo 2025, post preskaŭ jaro de senfruktaj intertraktadoj kaj turmentado fare de la entrepreno. Komence, la direkcio proponis salajran altiĝon je 7% kaj 21 socialajn avantaĝojn, sed poste nuligis tiujn ofertojn, reduktante salajran altiĝon ĝis 5% kaj la socialajn avantaĝojn ĝis 5, elvokante malkreskon de la vendoj kaj aliajn komercajn malfacilaĵojn. La sindikato reduktis sian salajran postulon de 11,5 % ĝis 10,5%, sed la direkcio rifuzis koncedi kaj malkreskigis sian oferton ĝis 5%. Cele al difekto de la sindikato, la entrepreno ekplenumis jurajn persekutadojn kontraŭ la sindikataj gvidantoj asertante, ke la striko estas kontraŭleĝa, sed tiuj persekutadoj estis forĵetitaj. Post monatoj da striko, la direkcio plu rifuzas reveni al sinceraj intertraktadoj.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=5687
Retmesaĝo:
Mi estis informita, ke Kawasaki Motors Philippines Corporation (KMPC) ne sincere intertraktadis kun la sindikato Kawasaki United Labor Union (KULU), kies membroj strikas de post majo por postuli salajrajn altiĝojn, kiuj korespondas al la surloka vivnivelo. Malgraŭ gravaj profitoj kaj konsideraj monrezervejoj, KMPC reduktis sian komencan salajran oferton de 8% ĝis 6%, nuligis la antaŭviditajn avantaĝojn kaj minacis maldungi la laboristojn kaj fermi la uzinon. Tiuj aranĝoj estas fakte sindikata represio kaj grave kompromitas la reputacion de la tuta proviza ĉeno de Kawazaki. Mi solidarecas kun KULU kaj alvokas KMPC, ke ĝi respondu tuj al la moderaj postuloj de la laboristoj kaj meti finon al la striko.
/image%2F0553642%2F20250826%2Fob_291af0_kulu.jpg)