Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 mai 2025 7 11 /05 /mai /2025 21:01
Amira Souilem / RFI

11/05/2025

Bildo : Sabaton 3an de majo, multaj israelanoj manifestaciis, same kiel ĉiuj sabatoj, kontraŭ la milito en Gazao.  

Dum Israelo anoncis la realvokon de pluraj dekoj da miloj da rezervistaj soldatoj cele al ebla plivastigo de sia ofensivo en Gazao sabaton 3an de majo, multaj Israelanoj manifestaciis sammomente, kiel ĉiuj semajnoj por postuli, ke ĉio estu farita por liberigi la ostaĝojn plu detenitajn en la enklavo. Inter ili ankaŭ troviĝis kelkaj centoj da viroj kaj virinoj venintaj enmemiĝi silente, kun fotoj de gazaaj infanoj en la mano.

Sur la stratoj de Tel-Avivo, kie dekoj da miloj da manifestaciantoj kolektiĝis sabaton 3an de majo, muzika ario altiĝas por la israelaj ostaĝoj plu detenitaj en Gaza-sektoro. La enklavo estas nur sesdek kilometrojn for de tie.  Kiel ĉiuj sabatoj, la israelaj kaptitoj estas en ĉiuj mensoj. Kaj pli kaj pli ankaŭ la gazaanoj.

Jael estas emerita instruistino. Kiel centoj da Israelanoj, ŝi svingas silente portreton de palestina infano mortigita fare de israelaj bomboj : « Ĉi tie estas knabino. Ŝi ekzistis, se nun ne plu estas de tiu mondo. Ŝi estis mortigita la 17an de aprilo en Kabalja. Estas tre grave por mi, ke la tuta mondo sciu, ke oni mortigas infanojn por nenio. Nur por ke la registaro restadu ĉe la potenco ».

Junulo pacientas. Li petas la parolon. Li asertas, ke li estas 18-jara. : « Mi esperas, ke iun tagon, mi vivos en paco kun miaj najbaroj. Mi ŝatus, ke iam oni havu unu landon por ĉiuj : judoj, islamanoj kaj kristanoj. Mi elektis ne servi en la armeo, ĉar armeaniĝi signifus laŭ mi, esti en situacio morti bebojn ».

Alia homamaso alvenas : temas pri manifestacio kontraŭ la registaro de Benjamin Betanjahu. Vidinte la fotojn de infanoj de Gazao, la tamburoj silentiĝas. Silenta omaĝo, kiu ilustras la dubojn kaj la emocion, kiujn ekaŭdacas esprimi la Israelanoj.                

27/03/2025

Gazao : multaj manifestacioj kontraŭ la Hamaso kaj la rekomenco de la israelaj bombadoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2025/03/gazao-multaj-manifestacioj-kontrau-la-hamaso-kaj-la-rekomenco-de-la-israelaj-bombadoj.html

01/11/2023

Unuiĝintaj Nacioj kvalifikas Gazaon « tombejo por miloj da infanoj »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/unuigintaj-nacioj-kvalifikas-gazaon-tombejo-por-miloj-da-infanoj.html

23/05/2021

Israelo : miloj da personoj kuniĝas kun la manifestacio en Tel-Avivo por komuna estonteco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/israelo-miloj-da-personoj-kunigas-kun-la-manifestacio-en-tel-avivo-por-komuna-estonteco.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }