Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 mai 2025 1 19 /05 /mai /2025 18:37

19/05/2025

. Agado de rezistado okaze de la Memortago pri la viktimoj de la genocido de la tatara popolo de Krimeo estis organizita fare de membroj de la movado « flava rubando ». Ili fotis poŝtkartojn surhavantajn la surskribojn « Krimeo estas Ukrainio » kaj « Ni primemoras – 1944 » sur la stratoj Simperopolo, Eŭropatorio kaj Baĥĉisarajo.

. La18an de majo, kandeloj estis eklumigitaj apud la Memormonumento pri la viktimoj de la genocido de la tatara popolo de Krimeo sur la placo Mira en Kijivo memore al ĉiuj, kiuj mortis en tiu tragedio. Cento da personoj venis omaĝi la viktimojn.

. La 18an de majo, Ĵiromir honoris la memorojn de la viktimoj de la politika represio kaj de la genocido de la Tataroj de Krimeo kaj hisis la flagon de la tataroj de Krimeo signe de unuiĝo kaj subteno.

. La 18an de majo, okaze de la Memortago de la viktimoj de politikaj represioj, Zaporiĵia honoris la memoron de tiuj, kiuj mortis pro la teroro de USSR. En la urbo, floroj estis metitaj apud la monumento « Al la viktimoj de la politikaj represioj de la jaroj 1930 - 1950 ».

. En Kropivnickij, la memoro de la viktimoj de la politikaj represioj estis honorigitaj. La loĝantoj kolektiĝis apud la memorpanelo « Al la batalantoj por la libereco de Ukrainio – Viktimoj de la politikaj represioj », metis florojn kaj eklumigis lampojn.

20/04/2019

Krimeo: en Jalto, la rusia milda povo kunigas la eŭropajn ekstremdekstrojn (KRONOLOGIO EKDE 2014)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/04/krimeo-en-jalto-la-rusia-milda-povo-kunigas-la-europajn-ekstremdekstrojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }