/image%2F0553642%2F20250331%2Fob_0cc9f0_we-are-not.jpg)
31/03/2025
Bildo: NI NE ESTAS AĈETEBLAJ
La vizito de la usona vicprezidento kaj ties edzino en Gronlandon ne estis aprezita de la loĝantoj de la arkta zono. La surlokanoj maltrankviliĝas pro sia sendependeco.
Kore de Arktiko, la maltrankviliĝo kreskas ĉe la Gronlandanoj. En Uummannaq, insuleto batata de la ventoj, la vizito de la usonaj oficialuloj nutras streĉojn kaj malfidojn. « Mi ne vere sentas min en sekureco, se la Usonanoj venas ĉi tien. Ili ne atentigas nin. Ili restu hejmen », konfidas fiŝkaptisto. Atenta pri la sendependeco de Gronlando, li aldonas: « Mi scias, ke sendependeco ne dekretiĝas en unu tago, tiu procezo necesigas tempon ».
« Trump volas trudi al ni siajn McDonalds »
En la junularo, la sama sento estas dividita: « Trump volas kapti niajn ercojn trudante samtempe siajn McDonalds kaj konstrui siajn turdomojn… ». Dum Gronlando pli kaj pli ekscitas avidecon, kelkaj petas de la junularo, ke ĝi mobiliziĝu. Meze de revo pri sendependeco kaj internacia premo, la arkta tero troviĝas ĉe grava ŝanĝiĝo. Kio certas estas, ke ĝia destino ne intertraktiĝas en Vaŝingtono.
/image%2F0553642%2F20250331%2Fob_cd64e0_aliaj.jpg)
31/03/2017
Arkto: Nova eldorado de Rusio, kaj de aliaj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/03/arkto-nova-eldorado-de-rusio-kaj-de-aliaj.html