/image%2F0553642%2F20250415%2Fob_fe28d7_soumy-2-67fbed75b9338161956027.jpg)
15/04/2025
Dimanĉon 13an de aprilo en la urbo Sumio nord-oriente de Ukraino, bombado okazigis la morton de 34 homoj, inter kiuj du infanoj, kaj centon da vunditoj. Tio estas kondamnita de la internacia komunumo.
Du tagojn post la vizito de la usona sendito en Moskvo, Usono opinias, ke « Rusio transpasas la limon de konveneco ». La germana kancelario Olaf Scholz kondamnas « barbaran atakon », dum la itala Ĉefministrino Giorgia Meloni bedaŭregas bombadon « abomenindan kaj malkuraĝan » kiu « kontraŭdiras ĉian realan engaĝiĝon favore al la paco ». Surloke, ja la civiluloj klare estis celitaj.
Kore de la urbo, ambaŭ misiloj frapis konstruaĵojn de la universitato, kie junulara koncerto estis planita je la 11a horo dimanĉon matene.
Kvardek minutojn pli frue, la unua bombado frapis la konstruaĵon fronte al la hejmo de Nadja. « Tio estis fortega, ŝi eksplikas, nia tuta konstruaĵo estis damaĝita. Mi tuj pensis pri la homoj, kiuj mortis. Ĉi tie, ni estas en la urbo-centro. Hodiaŭ, estas festotago. La infanoj kaj ties patrinoj promenadas. Ni benas palmodimanĉon », bedaŭras Nadja.
« Intenca ekstermo de la civilaj loĝantoj »
Dimanĉon vespere, la stratoj estis diskovritaj per rompitaĵoj, kalcinitaj aŭtoj, kriblitaj per metalaj splitaĵoj. Renversitaj bicikloj blokas la trotuarojn. La loĝantoj, konsternitaj, vagas en la sekura areo, kie la sukuristoj plu laboras. « Mi kredis, ke mi ĉion vidis en mia vivo, sed tio, kio okazis hodiaŭ superas la tutan ceteron, diris Oler Strilka, porparolanto de la sukuristoj. Dek veturiloj flamigitaj, ankaŭ la buso, kun senkulpaj pasaĝeroj. Ĉio estis fajrigitaj, ĉio brulis. Ene ĉeestis homoj, tio estis hororo, krioj, larmoj, paniko ».
« Tio estis intenca ekstermo de la civilaj loĝantoj », plu diras tiu sperta sukuristo, laŭ kiu la misiloj senditaj al Sumio ja havis kiel celon okazigi maksimumon da viktimoj. « Vidi la restaĵojn de la homoj, vidi infanojn kaj maljunulojn bruligitajn vivaj, temas tutsimple pri intenca ekstermo de senkulpaj civiluloj ».
Ruĝiĝintaj okuloj, Irina proksimiĝas. Mi petegas, rakontu pri tio, kio okazas ĉi tie. Estas krimo kontraŭ la Homaro. Oni alvokas la tutan mondon. Protektu niajn infanojn. Rigardi sen ion fari, tio sufiĉas ! ». Pasintan monaton, 164 civiluloj estis mortigitaj laŭ Unuiĝintaj Nacioj. Ili estis nun viktimoj de kvazaŭ ĉiutagaj bombadoj de la rusia armeo.
« Ĝis kiam la tuta mondo nur kontentiĝos observi kiel la Rusianoj ekstermas Ukrainion ? » Nadja, loĝantino de Sumio.
Nadja alvokas unu plian fojon la internacian komunumon: « Rigardu, nenio milita estas surloke, tio estas krimo ». Apud ŝi, alia virino deklaras: « Necesas rakonti. Necesas diri al la mondo tio, kio okazas ĉi tie, krimo kontraŭ la Homaro ».
/image%2F0553642%2F20250415%2Fob_368aec_armiloj.jpeg)
13/12/2023
Milito en Ukrainio: sur la militfronto, la soldatoj petas de la okcidentaj aliancanoj, ke ili ne interrompu la liverojn de armiloj
« Provizu al ni pli da armiloj, da municioj kaj ni faros tion, kion ni devas fari. » - Arturo, ukraina sub-oficiro
/image%2F0553642%2F20250416%2Fob_668423_pellestrandi.jpg)
24/07/2023
Ukrainio: la rusiaj bombadoj kontraŭ Odeso celas « terorigi » la loĝantaron, laŭ la generalo Jérôme Pellistrandi
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/ukrainio-la-rusiaj-bombadoj-kontrau-odeso-celas-terorigi-la-logantaron-lau-la-generalo-jerome-pellistrandi.html