/image%2F0553642%2F20250424%2Fob_965b1b_5634.jpg)
24/04/2025
La konfederacio de la sindikatoj de Azerbajĝano (Labor Desk Confederation of Trade Unions) alvokas al internacia solidareco, post la aresto pro politikaj kialoj, de ĝia prezidanto Afjaddin Mammadov kaj de ties sindikataj kolegoj Ajkhan Israfilov, Elvin Mustafajev kaj Mohjaddin Orujov. Tiuj arestoj enskribiĝas en la kadro de sistema represio kontraŭ la sendependaj sindikataj organizaĵoj en Azerbajĝano, kie la aŭtoritata reĝimo subpremas perforte ĉian rezistadon al novliberalisma ekspluatado kaj la memorganizado de la laboristoj.
Fondita en 2022, la Konfederacio subtenis la prekarajn kaj portempajn laboristojn pere de jurhelpo, de publika mobilizado kaj protestaj agadoj, kiuj estigis kruelajn reprezaliojn fare de la Ŝtato. La akuzoj kontraŭ la arestitaj aktivuloj, inkluzive de la manipulitaj akuzoj pri drogo kaj huliganismo, celas detruadi kreskantan laboristan movadon kaj silentigi ties gvidantojn. Ni postulas ilian tujan liberigon kaj alvokas la komunumon, ke ĝi agadu.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=5656
/image%2F0553642%2F20250424%2Fob_d4573b_istockphoto-511572803-612x612.jpg)
Retmesaĝo
Kara Prezidento Alijev,
La enkarcerigo de Afjaddin Mammadov, Elvin Mustafajev, Ajkhan Israfilov kaj Mohjaddin Orujov estigas viglajn maltrankviliĝojn koncerne la represion motivigitan per politikaj konsideroj. La persekutoj engaĝitaj kontraŭ tiuj homoj kompromitas la internaciajn devigojn de Azerbajĝano koncerne la protektadon de la asociiĝa libereco kaj de la sindikata libereco, kiel priskribitaj en la konvencioj 87 kaj 98 de la Internacia Oganizaĵo de Laboro (IOL). Ni respekte petas de nia registaro, ke ĝi liberigu tuj la enkarcerigitajn aktivulojn, kaj adoptu signifajn aranĝojn por respekti la rajtojn de la laboristoj, la demokratiajn liberecojn kaj la internaciajn jurajn normojn.