Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 avril 2025 2 29 /04 /avril /2025 18:16

29/04/2025

De post la tragedio de Ĉernobilo la 26-a de aprilo 2025, pasis ĝuste 39 jaroj. Okaze de la datreveno de la akcidento de Ĉernobilo, la memoro de la likvidantoj, kiuj protektis la mondon de pli granda katastrofo je la prezo de sia vivo kaj sano, estis honorigitaj.

Floroj estis deponitaj ĉe la memormonumento de la herooj de Ĉernobilo kaj ĉe la monumento « Al tiuj, kiuj savis la mondon ». Ukrainaj respondeculoj kaj 16 reprezentantoj de fremdaj ambasadejoj partoprenis al la memorfesto. Nunaj kaj eksaj dungitoj de la centralo venis omaĝi la likvidantojn.

Ni memoru, ke en la nokto de la 26-a de aprilo 1986, je la 1a horo kaj 23 minutoj, post eksperimentaj testoj sur la kvara parto de la atomcentralo de Ĉernobilo, du termikaj eksplodoj okazis, kiuj tute detruis la reaktoron. Nubo de radioaktiva polvo balais preskaŭ tutan Eŭropon. 31 personoj tuj mortis post la akcidento, kaj la ĝusta nombro de homoj, kiuj monatojn kaj jarojn mortis poste pro la efikoj de ilia ekspono al radiadoj, ne ankoraŭ estas nombrita. Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano kaj Unuiĝintaj Nacioj, oni kalkulas inter 4 000 kaj 9 000 mortintojn. Milionoj da personoj ricevis altajn dozojn da radiadoj. La plej tuŝitaj teritorioj troviĝas en Ukrainio, kies teritorio reprezentas 60% de la radioaktiva infektado.

Tagon antaŭ la Memorfesta tago de la tragedio de Ĉernobilo, la loĝantoj de Kroljov kolektiĝis antaŭ la memorpanelo por honorigi tiujn, kiuj fariĝis ŝildo por la tuta homaro kontraŭ nevidebla minaco.

« Ĉernobilo estas doloro, kiu plu vivas en niaj koroj. Sed tio estas ankaŭ ekzemplo de nefleksebleco, kuraĝo kaj ofero. Ni neniam forgesos tiujn, kiuj protektis la estonton je prezo de sia vivo. Honoro kaj respekto de la vivantoj. Ni plu memoras », deklaris la urbestro.     

26/04/2021

Ĉernobilo: 35 jarojn poste, la katastrofo daŭras en ŝoka neado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/cernobilo-35-jarojn-poste-la-katastrofo-dauras-en-soka-neado.html

14/04/2020

Laŭ Greenpeace, giganta incendio estas je «1,5 kilometro for de Ĉernobilo»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/lau-greenpeace-giganta-incendio-estas-je-1-5-kilometro-for-de-cernobilo.html

06/04/2020

Ukrainio: incendio apud Ĉernobilo kaŭzas altiĝon de radioaktiveco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/ukrainio-incendio-apud-cernobilo-kauzas-altigon-de-radioaktiveco.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado Lingvoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }