/image%2F0553642%2F20250322%2Fob_e33632_5617.jpg)
22/03/2025
La laboristoj de la kinejoj Alamo Drafthouse de Broklino kaj Manhatano (en Novjorko) nun strikas por protesti kontraŭ la maldungo de 70 membroj de la sindikato la 3an de februaro. La entrepreno unuflanke decidis plenumi maldungojn meze de procedo de intertraktado pri nia unua kontrakto.
Tiuj laboristoj estis maldungitaj sen antaŭavizo, sen monkompensoj nek prestaĵoj.
Tiuj maldungoj estas kontraŭleĝaj, ĉar la entrepreno deklaris haltigon de la maldungoj, dum ambaŭ partoj plu intertraktas pri unua kontrakto. La sindikato plendis pro mallojala praktiko ĉe la National Labor Relations Board kaj strikas de post la 14a de februaro. Ĝia celo estas akiri de la entrepreno, ke ĝi reenpostenigu la maldungitajn laboristojn, ke ĝi monkompensu ilin kaj intertraktadu sincere kun la sindikato cele al konkludo de unua kontrakto.
Kelkaj el niaj kolegoj ankaŭ kondukas kampanjon de monkolekto, monhelpo por la maldungitaj kaj strikantaj laboristoj, por tiuj kiuj deziras subteni niajn strebojn.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=5626
/image%2F0553642%2F20250322%2Fob_7fead0_mapo.jpg)
Retmesaĝo:
Kiel defendanto de la laboristaj rajtoj, mi skribas al vi por informi vin, ke mi plene subtenas la laboristojn de la kinejoj Alamo Drafthouse. Mi postulas de vi, ke vi intertraktu sincere kun NYC Alamo United kaj reenpostenigu la laboristojn kontraŭleĝe maldungitajn en Broklino kaj Manatanho la 3an de februaro 2025. La kuiristoj, trinkejistoj, servistoj, telerlavistoj, purigistoj kaj kortistoj kiuj administras la kinejojn kaj estigas profitojn ne estas elĵetindaj. Ili estas kvalifikaj kaj spertataj laboristoj, havas vastajn konojn pri la instalaĵoj kaj ĉefe estas homoj, kiuj havas pagendajn fakturojn kaj familianojn por nutri. Mi petas, ke vi faru vian eblon, kaj intertraktadu kun la sindikato por akiri tuj akordon pri tiu demando.