Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 mars 2025 6 01 /03 /mars /2025 17:31
MARTIN ROCHE / OUEST-FRANCE / MAXPPP)

01/03/2025

Bildo: la advokatino Oleksandra Matvijĉuk, gvidantino de la NeRegistara Organizaĵo Centro por civilaj liberecoj, kaj Nobelpremio pri Paco en 2022.

Dum ege streĉita interparolo inter la prezidentoj usona kaj ukrainia en la Blanka Domo, kie ĉeestis kameraoj el la tuta londo, Donald Trump minacis « forlasi » Ukrainion fronte al Rusio, se Volodimir Zelenskij ne montras pli bonan volon por labori favore al tuja paco.

Post la perforta frontalfronto inter Donald Trump kaj Volodimir Zelenskij, vendredon 28an de februaro en la Blanka Domo, Oleksandra Matvijĉuk, advokatino kaj ukrainia aktivulino ricevinte la Nobelpremion pri Paco en 2022 opinias, ke Putin « estas la sola profitanto » de tiu spektakla diplomatia evento.

« Ni spektis historian eventon. La historio juĝos », opinias la gvidantino de la Centro por civilaj liberecoj. Ridinde estas, ke la sola hieraŭa profitanto, estas Putin. « Ankaŭ lia alianco kun Irano, Norda Koreio, Ĉinio », ŝi aldonas.

Tamen, Oleksandra Matvijĉuk ne sentas sin sole. « Mi scias, ke en Usono, multaj homoj subtenas Ukrainion. Ni batalas por valoroj. Ni batalas por libereco. Tio estas multe pli grava ol la diversaj ercoj. » La disputo inter ambaŭ viroj, malofte vidita je tia nivelo, bruske metis finon al iliaj interparoloj.

La gazetkonferenco kaj la planita subskribo por oficialigi interkonsenton koncerne aliron al la ercaj resursoj de Ukrainio inter ambaŭ landoj estis nuligitaj.  

« Ni volas daŭran pacon en kio ni certas, ke tuj poste Rusio ne atakos denove. Estas normale, ke ni parolu pri la sekuraj demandoj. Ni bezonas garantiojn. »

La subteno de multaj eŭropaj ĉefurboj al Volodimir Zelenskij tuj esprimiĝis. Sed la ukraina prezidento deklaris en "Fox News", ke sen la usona helpo, repuŝi Rusion malfacilos por Ukrainio. La brita Ĉefministro Keir Starmer invitis dekkvin eŭropajn estrojn al pintkunveno dimanĉon.

« Eŭropo devus havi rolon pli anticipan », pledis Oleksandra Matvijĉuk.   

https://www.francetvinfo.fr/monde/europe/manifestations-en-ukraine/trump-zelensky-poutine-est-le-seul-beneficiaire-estime-l-ukrainienne-oleksandra-matviitchouk-prix-nobel-de-la-paix_7104024.html

https://www.youtube.com/watch?v=E3len6Yk3Oc       

24/07/2023

Ukrainio:  la rusiaj bombadoj kontraŭ Odeso celas « terorigi » la loĝantaron, laŭ la generalo Jérôme Pellistrandi

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/ukrainio-la-rusiaj-bombadoj-kontrau-odeso-celas-terorigi-la-logantaron-lau-la-generalo-jerome-pellistrandi.html

15/12/2022

Odeso: Zamenhofa tago 2022 en malvarmo, mallumo kaj sub la rusiaj bomboj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/odeso-zamenhofa-tago-2022-en-malvarmo-mallumo-kaj-sub-la-rusiaj-bomboj.html

13/05/2022

Milito en Ukrainio : « Mi havis la manojn konstante kunligitajn en la dorso », konfidas Ukraino deportita en Rusion

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/milito-en-ukrainio-mi-havis-la-manojn-konstante-kunligitajn-en-la-dorso-konfidas-ukraino-deportita-en-rusion.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }