/image%2F0553642%2F20250304%2Fob_13d306_000-33hv8n6.jpg)
04/03/2025
Sudano, kiu suferas detruan militon de aprilo 2023, estas plenrekte tuŝita de la decido de Usono interrompi la helpon al disvolviĝo donacitan al la plej malriĉaj landoj. La trumpa administracio intencas meti finon al la buĝeto de la Usona Agentejo por Internacia Evoluo (USAID), kion ĝi interrompas ekde nun dum daŭro de 90 tagoj. Tio estas kritika interrompo por tiu lando.
La efiko de la ĵusa usona decido interrompi la helpojn humanitarajn kaj favore al disvolviĝo dediĉitajn al la plej malriĉaj landoj jam spertiĝas en Sudano.
Multaj NeRegistaraj Organizaĵoj esprimis sian opozicion fronte al la usona decido. Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, tridek milionoj da personoj, nome pli ol duono el la sudana loĝantaro, suferas malsaton kaj bezonas urĝan helpon.
La ekzemplo de la « komunumaj kuirejoj »
La sektoro de la « komunumaj kuirejoj », lanĉitaj de volontuloj inter la loĝantoj, komence de la milito en 2023, estas signifa ekzemplo de tiu grava efiko. Tiuj kuirejoj estis origine bazitaj sur la donacoj de la surloka socio kaj de la diasporo. Pli poste, ili komencis ricevi helpojn de la internaciaj agentejoj, kiuj penas atingi la konfliktajn areojn. Ilia celo estis helpi la militajn delokitojn kaj tiujn, kiuj estas en ekstrema malfacilo pluvivi.
Tiuj « komunumaj kuirejoj » suferas hodiaŭ malfacilaĵojn, kiuj laŭ la volontuloj implicas fermadon de mil el tiuj lokoj. Du milionoj da personoj, kiuj profitis tiujn helpojn ne plu havas aliron al ĝi, kaj do troviĝas en absoluta nutraĵa urĝeco.
Kreditaĉetoj
Laŭ kelkaj taksadoj, la usonaj helpoj financis inter 70% kaj 80% el la necesa sumo por funkciigi tiujn kuirejojn, sed hodiaŭ la kutimaj kanaloj por ricevi la monon ne plu disponeblas. Nun, kelkaj volontuloj aĉetas kredite al la fiŝkaptistoj kaj al la produktantoj por povi minimume funkciigi siajn kuirejojn. Ili eĉ ne havas la garantion povi iam repagi la pruntitan monon.