Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 mars 2025 1 10 /03 /mars /2025 12:00

09/03/2025

La rusaj aŭtoritatoj submetas ukrainajn militprizonulojn kaj civilajn kaptitojn al torturaĵoj, daŭraj sekretaj detenoj, truditaj malaperigoj kaj nehumanaj traktadoj, kiuj ekvivalentas al militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro, denuncas Internacia Amnestio en nova raporto.

La dokumento, bazita sur 104 intervjuoj kondukitaj en Ukrainio inter januaro kaj novembro 2024 malkaŝas, ke la ukrainaj militkaptitoj kaj civiluloj malliberigitaj de Rusio de februaro 2022 estas intence izolitaj, sen kontaktoj kun la ekstera mondo, ofte de antaŭ jaroj.

Plejparte de la malliberuloj estas sekrete detenitaj, kaj iliaj familioj ne ricevas informojn koncerne ilian sorton. Samtempe, la rusiaj aŭtoritatoj rifuzas al la internaciaj organizaĵoj, aliron al tiuj prizonuloj, « kadre de intenca politiko celante ne submeti ilin al la protekto de la internacia juro. La daŭra kaj sekreta deteno verŝajne konsistigas nehumanan traktadon », denuncas la NeRegistara Organizaĵo.

Dekoj da miloj da Ukrainanoj krome estas konsiderataj kiel « malaperintoj en specialaj cirkonstancoj » fare de la ukrainaj aŭtoritatoj.

Multegaj el ili sendube troviĝas en karceroj, aliaj verŝajne estis mortigitaj. En kelkaj kazoj, Rusio agnoskis la kaptitecon de militprizonuloj, sciigante la Internacian Komitaton de la Ruĝa Kruco (IKRK), kiel postulas la internacia juro.

Tamen, « Rusio probable ne informis la IKRK pri la situacio de centoj eĉ miloj da aliaj militkaptitoj », substrekas Internacia Amnestio.        

La NRO alvokas Rusion, ke ĝi metu finon al tiuj praktikoj, provizi informojn pri la sorto de la prizonuloj, permesi humanitaran aliron, garantii taŭgajn medicinajn flegadojn kaj liberigi la civilulojn detenitajn kontraŭleĝe. Internacia Amnestio petas ankaŭ liberigon de civiluloj kontraŭleĝe detenitaj kaj repatriigon de malliberuloj grave malsanaj aŭ vunditaj.  

24/07/2023

Ukrainio:  la rusiaj bombadoj kontraŭ Odeso celas « terorigi » la loĝantaron, laŭ la generalo Jérôme Pellistrandi

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/ukrainio-la-rusiaj-bombadoj-kontrau-odeso-celas-terorigi-la-logantaron-lau-la-generalo-jerome-pellistrandi.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }